Rasismo en Esperantujo: Malsamoj inter versioj

 
==Rasismo en la originala Esperanto-literaturo==
Kelkaj literaturaĵoj originale verkitaj en esperanto prezentas trajtojn, kiujn hodiaŭa leganto povas rigardi rasismaj. Konvenas atenti la ŝanĝiĝon en la sociaj konvencioj (en Eŭropo kaj aliloke) dum la lastaj cent jaroj, ĉefe en Eŭropo.
 
Ekzemple, pri la [[humuro|humura]] rakonto "[[Nia nigra filo]]", de [[Jean FORGE]], aperinta en 1961 en "[[La verda raketo]]" (kaj nun en 2006 en "[[Samideanoj]]"), eblas diskuti, ĉu ĝi simple prezentas la sintenojn en tiutempa pola urbon al tiam ekstreme ekzotikaj afrikanoj, aŭ ĉu ĝi ankaŭ kundividas tian vidpunkton, tian perspektivon.