Punaa ibiso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
 
== ekologio ==
Tipe piediras kun mallevita kapo movante la bekon kaj elprenante tiele manĝon kiu konsistas el malgrandaj animaloj kiaj artropodoj, krustuloj, helikoj ktp.; ili manĝas ankaŭ kelkajn vegetalojn (Koepcke & Koepcke 1963). Ili nestumas en ''totorejoj'' (junkejoj); la [[reprodukta sezono]] varias laŭ la loko; tiele troveblas ovoj en januaro-februaro ([[JuninoHunino (Peruo)|JuninoHunino]]), januaro-marto ([[Ajakuĉo]]), novembro ([[Cochabamba]] Bolivio), marto-aprilo ([[La Paz]], [[Cuzco]] kaj [[Puno]]) (Fjeldsa & Krabe 1990). Gonzáles (1999) informis pri nestoj kaj ibisidoj en la Marĉoj Villa ĉe [[Limo]] en julio kaj aŭgusto. Oni informis ke ''Plegadis ridgwayi'' kutime nestumas en junkejoj kun ''Phalacocorax brasilianus'' en [[Puno]] (Roe & Rees 1979).
 
En Peruo ĝi estis registrita en [[punao]] kiu estas ties ĉefa habitato (Roe kaj Rees 1979, Hughes 1984, Tovar et al. 1981, Fjeldsa 1980, 1983, 1988, Velarde 1998, Walter & Ricalde 1988) kaj en variaj humidejoj de la perua marbordo (Koepcke 1964, Pearson 1974, Pulido 1982, Pulido & Dourojeanni 1990, Obando et al. 1998, Cruz 2002). Gravaj populacioj de tiu ibiso estis registritaj en la kvar humidejoj marbordaj plej etendaj de [[Limo]] (Castro et al. 1990, Wust et al. 1994, Guillen kaj Barrios 1994, Pautrat kaj Riveros 1998, Cruz 2002, Pulido 2003), sed oni ne konas kiam en la jaro ili alvenas, en kiu el tiuj troviĝas la ĉefa populacio kaj plej stabila, kiel fluktuas ties populacio laŭlonge de la jaro, el kio ili manĝas kaj el kiuj aliaj rimedoj de la humidejo ili dependas. Estas specio tre sociema, kiu pro sia dieto aŭ selekto de habitato ĝi povus suferi pro ĝenado aŭ perdo de kvalito en la medio.
 
==Notoj==