Dompasero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144:
La ĉefaj predantoj de la dompaseroj estas [[kato]]j kaj [[rabobirdo]]j, sed multaj aliaj predantoj manĝas la dompaserojn, nome [[korvedoj]], plej malgrandaj [[sciuro]]j,<ref name="Anderson30–33">{{harvnb|Anderson|2006|pp=304–306}}</ref> kaj eĉ homoj, ĉar la dompaseroj estis manĝataj kiel manĝo en multaj partoj de la mondo, kaj ankoraŭ en partoj de la Mediteraneo,<ref>{{harvnb|Summers-Smith|1992|pp=30–33}}</ref> eĉ en lokoj kiel ili estas protektataj laŭleĝe, kiel ekzemple en suda Hispanio, kie paseroj estas servitaj en trinkejoj kaj en la manĝolisto ne aperas laŭ ties nomo sed kiel “voladores” (flugantoj) por trompi la leĝon. Plej parto de specioj de rabobirdoj estis konstatitaj kiel predanto de la dompaseroj en lokoj kie estas etenda informo. [[Akcipitro]]j kaj [[kolombfalko]] partikulare estas la ĉefaj predantoi, kvankam ĉefe hejmkatoj grande agresas la paserajn populaciojn.<ref name="Anderson30–33"/> La dompaseroj estas ankaŭ komuna viktimo de [[ŝosemortigo]]; sur eŭropeaj ŝoseoj, ĝi estas la specio plej ofta trovata mortinta.<ref>{{cite journal|author=Erritzoe J.; Mazgajski T. D.; Rejt L.|year=2003|url=http://www.birdresearch.dk/unilang/articles/traffic.pdf|title=Bird casualties on European roads — a review|journal=Acta Ornithologica|volume=38|issue=2|pages=77–93}}</ref>
 
La dompaseroj estas gastiganto de granda nombro de parazitoj kaj malsanoj, kaj la efiko de plej parto estas nekonata. Ted R. Anderson listis milojn, note ke tiu listo estas nekompleta.<ref name="AndersonDisease"/> Multaj el la malsanoj suferataj de la dompaseroj estas ankaŭ ĉe homoj kaj ties hejmbestoj, por kiuj la dompaseroj efikas kiel [[natura rezervejo|malsanrezervejo]].<ref>{{harvnb|Anderson|2006| pp=427–429}}</ref> [[artropodajArtropodaj virusoj]] kiaj la [[okcidentnila viruso]], kiu plej komune infestas insektojn kaj mamuloj, survivas vintrojn en moderklimataj areoj per dormo ĉe birdoj kiaj la dompaseroj.<ref name="AndersonDisease">{{harvnb|Anderson|2006| pp=311–317}}</ref><ref>{{cite journal|date=1-a de novembro 2000|title=Sparrow suspect|url=http://www.newscientist.com/article/dn122-sparrow-suspect.html|journal=New Scientist|accessdate=25a Majo 2010|author=Young, Emma}}</ref> La komune konstatitaj bakteriaj patogenoj de la dompaseroj estas ofte tiuj komunaj ĉe homoj, kaj tio inkludas la ''[[Salmonella]]'' kaj la ''[[Escherichia coli]]''.<ref>{{harvnb|Summers-Smith|1963| p=128}}</ref> ''Salmonella'' estas komuna ĉe la dompaseroj kaj ampleksa studaro de la malsanoj trovataj ĉe dompaseroj trovis ĝin en 12.9 % de la testitaj dompaseroj. Epidemioj de ''Salmonella'' en printempo kaj vintro povas mortigi grandajn nombrojn de dompaseroj.<ref name="AndersonDisease"/> La dompaseroj gastigas [[avipoksviruso]]jn kaj [[birda malario|birdan malarion]], kiuj disvastiĝis eĉ al indiĝenaj arbarbirdoj de Havajo.<ref>{{cite journal|last=van Riper|first=Charles III|coauthors=Sandra G. van Riper and Wallace R. Hansen|journal=The Auk|volume=119|issue=4|date=October 2002|pages=929–942|url=http://www.jstor.org/stable/4090224|title=Epizootiology and Effect of Avian Pox on Hawaiian Forest Birds|doi=10.1642/0004-8038(2002)119[0929:EAEOAP]2.0.CO;2}}</ref> Estas kelkaj informoj de malsanoj formortigante populaciojn de dompaseroj, ĉefe el skotiaj insuloj, sed tio ŝajne estas rara.<ref>{{harvnb|Summers-Smith|1963| p=129}}</ref>
 
La dompaseroj estas infektataj de nombro de eksternaj parazitoj, kiuj kutime kaŭzas malmultan damaĝon al plenkreskaj dompaseroj. En Eŭropo, la plej komuna [[akaro]] trovita en paseroj estas ''Proctophyllodes'', la plej komunaj [[iksodo]]j estas ''Argas reflexus'' kaj ''Ixodes arboricola'', kaj la plej komuna pulo en la dompaseroj estas ''Ceratophyllus gallinae''. Nombro de [[laŭso]]j okupas diferencajn [[Ekologia niĉo|niĉojn]] en la korpo de la dompasero. La laŭsoj ''Menacanthus'' troviĝas tra la tuta korpo de la dompaseroj, kie ili manĝas sangon kaj plumojn, dum la ''Brueelia'' manĝas plumojn kaj ''Philopterus fringillae'' troviĝas sur la kapo.<ref name="NN131–132">{{harvnb|Summers-Smith|1963| pp=131–132}}</ref>