Károly Balla: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''BALLA Károly''' (origina familinomo ''Blau'') estis rumanuja hungara verkisto, ĵurnalisto, naskiĝinta en [[Ratosnya]] la [[10-an de novembro]] [[1913]] kaj mortinta en [[Kluĵo]] la [[14-an de novembro]] [[1959]]). Li estis la patro de poetino [[Zsófia Balla]].
==Biografio==
Károly Balla estis ŝuistlernanto en [[Huedin]], vagantmuzikisto. Li finis du klasojn en juda gimnazio ''Tarbut'' en [[Kluĵo]]. Ĝis [[1936]] li laboris en fabriko ''Dermata'', ekde [[1937]] li estis en diversaj uzinoj tekstilmajstro, ekde [[1940]] lernejservulo. Li partoprenis en neleĝa komunista movado. En [[1944]] oni deportis lian familon kaj liaj gepatroj mortis en morttendaro. En [[1945]] li laboris en redakcioj de [[Világosság]], ekde [[1946]] en [[Igazság]], ekde [[1951]] li estis redaktoro de [[Művelődési Útmutató]], ekde [[1957]] de ''Porjunulara Eldonejo'' de [[Kluĵo]]. Liaj verkistaj pseŭdonimoj: ''Kéki Károly'', ''Szövő Károly''.