Roger Bernard (esperantisto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1907 kaj ordigŝlosilojn
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Gravaj esperantistoj]] >> [[Franca esperantisto]] <br>[[Esperantlingva literaturo]]
 
'''Roger BERNARD''' (naskiĝis la [[10-a de aŭgusto|10-an de aŭgusto]] [[1907]] - mortis la [[10-a de aŭgusto|10-an de aŭgusto]] [[1997]]) estis franca esperantisto, brila stilisto, [[Akademio de Esperanto|akademiano]].
 
La patro de Roger Bernard esperantiĝis iom antaŭ lia naskiĝo. Li estis sekretario de la grupo en [[Saint-Denis]], sed forlasis sian aktivecon pro transloĝiĝo.
 
Roger Bernard esperantiĝis en 1931 por partopreni en la [[UK 1932|24-a Universala Kongreso]] en 1932 en [[Parizo]]. Li aktivis en la Pariza esperantista kabaredo kaj verkis multajn kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de la ''[[Bolanta kaldrono]]'' (1933-1939) kaj de ''[[La tri koboldoj]]'' (1949-1956), animita de [[Raymond SCHWARTZ]]. Li tradukis por la antaŭmilitaj esperantaj radio-dissendoj de la Franca radio (la esperantistoj disponis pri unu horo semajne) teatraĵojn de [[Jules ROMAINS]], [[Paul GÉRALDY]], [[Charles VILDRAC]], [[Georges COURTELINE]] kaj aliaj. Por la [[UK 1957|42-a Universala Kongreso]] en [[Marseille]] en 1957 li tradukis ''[[Topaze]]'' de [[Marcel PAGNOL]] laŭ instigo de [[Gaston WARINGHIEN]], kiu poste tamen ne estis prezentita. Laŭ instigo de la reĝisoro de la antaŭmilita esperanta teatrogrupo, [[Marc DARNAULT]], li poste tradukis ''[[La ŝipego Tenacity]]'' de Vildrac. Sekvis tradukoj el [[Jean-Paul SARTRE]].
 
==Verkoj==
 
*'''Apenaŭ bukedeto ...''' (poemoj tradukitaj el la franca literaturo, Bois-Colombes: Bernard, [proks. 1971]. - 46 folioj)
*Bernard, Roger: '''Esperantaj kabaretoj''' (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo)
*Bernard, Roger: '''Falsaj amikoj en Esperanto''' (R. Bernard et A. Ribot. - Marmande: Esperantaj Francaj Eld., [1971]. - 39 p.)
*Bernard, Roger: '''Raymond Schwartz: lia vivo kaj verkaro''' (– [La Chaŭ-de-Fonds]: Kultura Centro Esperantista, [1977]. - 22 folioj)
*Cocteau, Jean : '''La homa voĉo - Bela Indiferentulo''' (1984)
*Conterno Guglielminetti, Clelia: '''Unu tago post la alia: letero al infano naskita''' (El la itala trad. Roger Bernard. - Saarbrücken: Iltis, 1982. - 135 p.)
*Fournier, Alain: '''La granda Meaulnes''' (El la franca trad. de Roger Bernard., antaŭparolo de Gaston Waringhien. - La Laguna: Régulo, 1976. - 222 p.)
*'''Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj''' (trad. Roger Bernard, Saarbrücken: Iltis-Eld., 1991. - 125 p.)
*'''Parnasa gvidlibro''' (K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard - Bernard verkis rimvortaron)
*Pagnol, Marcel: '''Topaze''' (rad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien. - La Laguna: Régulo, 1960. - p. 1 - 216)
*Pergaud, Louis: '''La buton-milito''' (romano de mia dekdua jaro, trad. Roger Bernard, Saarbrücken: Iltis-Eld., 1991. - 194 p.)
*Sartre, Jean-Paul: '''La naŭzo''' (romano, trad. Roger Bernard, enkonduko de Ivo Lapenna - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1963. - 222 p.)
*Sartre, Jean-Paul: '''Sen eliro; La respektema p...''' (trad. Roger Bernard. - Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1964. - 111 p.)
*Vildrac, Charles: '''La ŝipego "Tenacity"''' (trad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien - La Laguna: Régulo, 1960.
 
En la 30-aj jaroj li partoprenis en la traduko de '''La mizeruloj''' (V.[[Victor HugoHUGO]]), sed [[Literatura Mondo]] ne povis ĝin publikigi.
 
== Literaturo ==
En la 30-aj jaroj li partoprenis en la traduko de '''La mizeruloj''' (V. Hugo), sed [[Literatura Mondo]] ne povis ĝin publikigi.
* ''Kelkaj minutoj kun: Roger Bernard,'' intervjuo de [[Pierre BABIN]], en: ''[[Kulturaj Kajeroj]],'' novembro/decembro 1961, paĝoj 7–8.
 
[[Kategorio:Francaj esperantistoj|BERNARD, Roger]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1907|BERNARD, Roger]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1997|BERNARD, Roger]]
 
[[cs:Roger Bernard]]