'''JÁNOSHÁZY György''' (janoshazi) estas rumanuja hungara poeto, tradukisto, kritikisto, redaktoro (naskita en [[Kluĵo]],*la [[20-aan de junio]] [[1922]]).
==Biografio==
LiJánosházy finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo en reformita kolegio ([[1942]]) kaj poste la jurfakultaton en [[Universitato Bolyai]] ([[1946]]), sed li akiris ankaŭ ateston pri reĝisorado en [[Szentgyörgyi István Színművészeti Főiskola]] ([[1952]]). Unue li estis oficisto (1943–45), poste redaktoro de revuo ''Erdély'' (1945–48), respektive de [[Igazság]] ([[1948]]), dramaturgo kaj reĝisoro de [[Kolozsvári Állami Magyar Opera]] (1949–58). En [[Târgu Mureş]] li estis redaktoro de revuo [[Művészet]] ([[1958]]). Revenite Kluĵon li estis rubrikgvidanto literatura kaj arta de [[Korunk]] (1958–63) kaj fine denove en Târgu Mureş redaktoro de [[Igaz Szó]], respektive ekde [[1969]] vicĉefredaktoro. Li tradukis el rumana, hispana, katalana, angla, latina, helena, hindu, germana lingvoj.