[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ko:무도회
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĝi estas konsiderata kiel solena societa okazaĵo, al kiu estas dissendataj specialaj invitiloj kaj presataj afiŝoj, gluataj sur afiŝtabuloj tra la urbo, kie la balo estas okazonta. Multaj societoj, asocioj, organizoj kaj kluboj donas balojn por reprezenti sin antaŭ la publiko (ankaŭ esperantistaj baloj). Por virinoj ĝi estas ŝanco prezenti sian plej belan balrobon kun balŝuoj kaj balmantelo kaj fariĝi balreĝino. La plej luksaj baloj estas alireblaj nur por invititoj, sekve ricevi la invitilon estas afero de prestiĝo.
 
Tre ŝatataj estas '''kostumbaloj''' aŭ '''maskobaloj''', en kiuj la invititoj devas porti travestion (roli kiel Napoleono, diablo, katino k.s.) aŭ simple maskon, kiu kaŝas la vizaĝon kaj preparas por gedancantoj ofte grandan surprizon, kiam oni demetas la maskon. Specialaj maskobaloj estas organizataj por infanoj, kiuj kutime alivestiĝas kiel bestetoj aŭ herooj el diversaj fabeloj. Inter la plenkreskuloj estas ŝatataj ankaŭ '''piĵamo-balojpiĵamobaloj''', kiam oni dancas en piĵamoj kaj noktoĉemizoj, el kio fontas granda gajeco.
 
En la [[15-a jarcento]] oni donis balojn ĉe kortegoj de suverenoj kaj grandnobeloj en [[Francio]], de kie ili disvastiĝis tra la tuta [[Eŭropo]]. Ili estis nur por invititoj (ekz. Romeo sub masko enŝteliĝis en la balon de Kapuletoj kaj renkontis tie Julietan), laŭ severa ceremonio kaj inaŭguris ilin elektitaj '''gereĝoj de la balo'''.