Gotoj: Malsamoj inter versioj

516 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Young Folks' History of Rome illus368.png|thumb|250px|Gento de gotoj]]
[[Dosiero:Oksywie Wielbark Przeworsk.gif|left|thumb|400px|{{legendo|ruĝa|Kulturo de Oksywie (nun kvartalo de [[Gdynia]]), kiu estis antaŭ la [[Kulturo de Wielbark]]}} {{legendo|blua|[[Kulturo de Jastorf]] (en blu-ĉiela: ekspansio; en viola: regreso)}} {{legendo|flava|[[Kulturo de Przeworsk]] (en oranĝa: regreso)}}{{legendo|purpura|Ekspansio de la Wielbark-kulturo en la {{2-a jc}}}}]]
La '''gotoj''' havas orient-ĝermanan devenon. Pri la originaj sidejoj de gotoj oni povas scii jam de la antikvaj aŭtoroj kaj de arkeologiaj esploroj. [[Plinio la Maljuna]] (23-79 [[p.K.]]) skribis en sia verko "Naturalis historia" ("naturhistorio") pri la gotoj. Ankaŭ [[Jordanes]] la gota historiisto kaj monaĥo en la 6-a jc [[p.K.]] en sia verko 'Pri la deveno kaj la agado de gotoj" skribis de la legendoj ĝis la jaro 540 [[p.K.]], ilii.a. pri la genealogioj de la ostrogotaj reĝoj la [[Amaloj]] kaj pri la vizigotaj reghoj la [[Baltoj]]. La gotoj praloĝis en suda parto de la nuntempa [[Svedio]] kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de [[Vistulo]]. Ili migris en la [[2-a jarcento]] [[p.K.]] suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj ([[visigotoj]]) setlis en [[Dakio]], la orientaj ([[ostrogotoj]]) en norda parto de la [[Nigra Maro]].
[[Dosiero:Weichseldelta.png|thumb|Delto de [[Vistulo]], Oksywie (kvartalo de [[Gdynia]], Wielbark (kvartalo de Malborko/[[Malbork]]), Gościszewo (vilaĝo apud Malborko/[[Malbork]])]]
 
[[Dosiero:Chernyakhov.PNG|eta|upright=1.3|Sur la mapo la verda koloro: [[gotoj]] en suda [[Svedio]], la viola koloro: [[Gotlando]], la ruĝa koloro: [[Wielbark-kulturo]], la bruna: [[ostrogotoj]] en norda parto de la [[Nigra Maro]], blua koloro: [[Romia Imperio]]; Disvastiĝo de la [[Wielbark-kulturo]] en la 3-a jarcento /la nomo [[Wielbark-kulturo]] estas de la kvartalo [[Wielbark]] en Malborko / [[Malbork]] ([[Pollando]]), ĉe la riverbrako de [[Vistulo]] momata Nogat.]]
<br />
[[Dosiero:Odry krąg IV 02.07.10 p.jpg|eta|600px|right|Unu el la gotaj [[kromleĥo]]j de [[Wielbark-kulturo]] apud la vilaĝo Odry en [[Kaŝubio]] / [[Distrikto Chojnicki]] - la [[kromleĥo]]j estas parto de la granda [[nekropolo]] de [[gotoj]])
]]
[[Dosiero:Muzeum w Odrach wyposażenie grobu 02.07.10 p.jpg|thumb|250px|left|Ekipaĵo de la gota tombo de la Wielbark-kulturo, la 2-a - 3-a jc [[p.K.]].]]
 
La visigotoj, rifuĝintaj for de la [[hunoj]] petis en [[376]] [[p.K.]] sub gvido de [[Ataraniko]] rifuĝejon de la [[Romia imperio]]. Ili ribelis en [[378]] kaj murdis la [[imperiestro]]n [[Valento]] kaj kuntiris fortojn en [[Ilirio]]. Ili okupis [[Romo]]n en [[410]] (sub gvido de [[Alariko]]), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en [[Hispanio]], kiun detruis la [[araboj]] en [[711]].
 
La Reĝlandon de la ostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto de [[Atilo]] (nomo fakte ne huna sed gota; "Atti-la" signifas "Patr-eto"), ili reakiris sian sendependecon kaj setlis en la 5-a jarcento [[p.K.]] en [[Panonio]].
Sennoma uzanto