Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 129:
==== Esploro kaj bibliotekoj ====
[[Dosiero:23042006(171).jpg|thumb|right|Biblioteko de la Hispana Esperanta Muzeo disponas pli ol 10 000 librojn kaj 13 000 jarkolektojn de Esperantaj [[gazeto]]j]]
En multaj universitatoj Esperanto estas parto de lingvosciencaj kursoj, iuj proponas ĝin kiel sendependan studfakon. Precipe estas rimarkinda la [[Eötvös Loránd Tudományegyetem|Universitato de Eötvös Loránd]] en&nbsp;[[Budapeŝto]] kun sekcio de [[Esperantoscienco]] en la Instituto de Ĝenerala kaj Aplikita Lingvoscienco, kaj la [[Universitato de Adam Mickiewicz]] en [[Polujo|Pola]] [[Poznano]] kun diploma programo pri [[interlingvistiko|interlingvoscienco]].<ref>PIRLOT, Germain. ''Esperanto en universitatoj.'' Universala Esperanto-Asocio, eldonita 2003-04-17. Citita 2008-08-15. http://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html (Esperante).</ref> La bibliografio de la [[Usono|Usona]] Asocio de Modernaj Lingvoj registras ĉiujare pli ol 300 fakajn publikaĵojn pri Esperanto. La biblioteko de la [[Esperanto-Asocio de Britio|Esperanto-Asocio de Britujo]] enhavas pli ol 20 mil pecojn. Signifa tutmonda esplorcentro kaj arkivejo estas [[CDELI|Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)]], kio estas parto de la urba biblioteko de [[La Chaux-de-Fonds]] (esperante: Ĉaŭdefono) en [[Svislando]]. Ĝi konservas librojn, periodaĵojn kaj diversajn eldonaĵojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj. [http://www.cdeli.org CDELI] krom esti arkivejo kaj esplorejo por interlingvistoj, historiistoj, esperantologoj kaj alifakaj esploristoj, okazigas ankaŭ kursojn kaj seminariojn. Al pluaj grandaj bibliotekoj apartenas la [[Biblioteko Hector Hodler]] en [[Rotterdam|Roterdamo]] en la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio]], [[Germana Esperanto-Biblioteko]] en la urbo [[Aalen|Aleno]] aŭ la biblioteko de la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]] en [[Vieno]], kiu estas parto de la [[Aŭstruja Nacia Biblioteko]]. La bibliotekoj en Vieno kaj Aleno liveras informojn pri siaj kolektoj ankaŭ [[interreto|perrete]] kaj atingeblas pere de la interŝtata interbiblioteka pruntservo.
 
==== Profesiaj kontaktoj kaj fakaj interesoj ====