La mezlernejon Ernő Gáll finis en Nagyvárad, la universitaton li komencis en [[Kluĵo]] en la jurfakultato, poste li daŭrigis kaj finis la fakon pri filozofio ([[1941]]). LiajnSiajn unuajn sociologiajn kaj politologiajn verkojn li aperigis en 1935–36 la [[Nagyváradi Napló]], ekde [[1938]] en la revuo [[Korunk]]. Ekde aŭtuno de [[1942]] li faris laborservon kaj en novembro [[1944]], li estis deportita. Li liberiĝis el la internejo [[Buchenwald]] la [[11-an de aprilo]] [[1945]]. Post la hejmenveno li iĝis la ĉefredaktoro de koloĵvara [[Igazság]], ekde februaro [[1949]], li fariĝis profesoro pri filozofio en la [[Universitato Bolyai]] de [[Kluĵo]], poste ekde [[1959]] en [[Universitato Babeş–Bolyai]] de [[Kluĵo]]. Dume li estis respondecredaktoro de [[Utunk]] (1949–52), vicrektoro de [[Universitato Bolyai]] (1952–56) de [[Kluĵo]], fine la ĉefredaktoro de reaperinta ''Korunk'' ([[1957]]).