85-a SAT-Kongreso 2012: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
==Programo==
Krom la kutimaj, tradiciaj kaj logikaj kunsidoj de la asocio (malfermaj al ĉiuj kongresanoj) okazis ankaŭ prelegoj pri [[fervojo]]j en [[Siberio]], [[sindikato]]j en [[Bulgario]], loĝantaro en [[Krimeo]], situacio en [[Kazaĥio]], pacagado, kaj aliaj. Oni pridebatis la temon de la insurekcio de [[Nestor Maĥno]], post montro de koncerna televida dokumenta filmo.
 
Okazis diversaj vizitoj al urbo Jalto, inter tiuj vizito al dommuzeo pri [[Ĉeĥov]], kie okazis teatra prezentado de diversaj teatraĵoj de la menciita verkisto, al strandoj, al Nikita Botanika Ĝardeno, al palaco Masandra tra arbaro, al vinuzino, al palaco Livadia kie okazis la [[Jalta konferenco]] ([[februaro]] [[1945]]) inter [[Stalin]], [[Roosevelt]] kaj [[Churchill]], kiam tiuj decidis pri la mondo post la [[Dua Mondmilito]], al palaco Alupka, kie tiam loĝis Churchill, kun reveno per ŝipo, al urbo [[Sebastopolo]], kie oni vizitis ĉefe la panoramon kiu montras scenojn de la [[Batalo de Sebastopolo]] kaj la arkeoloĝiaĵojn de la greka urbo Ĥersonezo.