Ŝamanismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
polurado vikiigo
Linio 40:
La tamburo estas grava rekvizito ankaŭ por la nordamerika ŝamano, kiu faras ĝin el rezinoza pinligno. Lia dua plej bezonata ilo estas pipo el ligno aŭ kalumeto el ruĝa katlinito, ĉar intensa fumado karakterizas indianajn seancojn. Komerca tabako kutime ne taŭgas por ŝamanaj ceremonioj - oni prefere fumas indianan tabakon faritan el la ŝelo de la ruĝa saliko aŭ el aliaj indiĝenaj vegetaĵoj. Dum la seanco la ŝamano periode prenas pipon kun tabako kaj enspiras profunde. La fumo bongustas kaj la ŝamano sentas eŭforion. La bonodora tabakfumo plenigas la tendon aŭ domon kaj supreniras rekte al la spirit-mondo tra la fumtruo en la tegmento. Samvoje alidirekta povo fluas malsupren al la ŝamano tra la piptubo, kaj li sentas ĝin senpere eniri lian korpon, dum li tenas la pipon. Poste li daŭrigas la kantadon.
 
Krom sia tamburo, pipo kaj tabako, la indiana ŝamano posedas ankaŭ jenajn akcesoraĵojn: bastonon, agloplumojn, krotal-sonorilojn, klakilojn, saketon kun rok-kristaloj, ŝtonetojn, kavajn krurostojn de birdoj kaj aliajn sorĉajn aĵojn. Ankoraŭ unu grava ilo por la ŝamana kurac-ceremonio estas suĉtubo el eburo aŭ [[ntleroantlero]], kiu servas kiel animkaptilo. Tiuj sakralaj objektoj estas traktataj kun granda respekto, kaj la sako aŭ korbo enhavanta ilin estas gardata en sekreta loko. I
 
===Seancoj ===