Granda purigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: hi:महान शुद्धिकरण
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
Linio 46:
 
=== Ekzemplo de esperantista viktimo de la Granda Purigo : Piotr Matveievich Lukianin ===
Jen ekzemplo de tio, kio trafis sovetajn esperantistojn. Piotr Matveievich Lukianin estis ne politike engaĝita esperantisto. Li naskiĝis la jaron 1900 en [[Vitebsk]] (Belorusio). Dum la jaroj 1916-17 li studis en Petrogrado. Poste li postenis kiel telegrafisto en la armeo. Ekde 1922 li laboris kiel instruisto en diversaj vilaĝaj lernejoj de Belorusio kaj Rusio, proksime al Belorusio kaj Letonio. La lastajn 5 jarojn li laboris en Písarevka, eta vilaĝeto de la distrikto Unecha, kiu situas en la regiono/provinco Briansk. En sia hejmo li gardis esperantlingvajn revuojn kaj leterojn. Li ankaŭ ŝatis skribi poemojn, el kiuj konserviĝas du grandaj kajeroj kun verkoj liaj en la rusa, la pola kaj la belorusa. Estas atestoj asertantaj ke li ankaŭ scipovis la germanan.
 
La 20-an de aŭgusto de 1937 li estis arestita. Submetita al pridemandado, li konfesis siajn kulpojn.
 
Li deklaris eniron en moskvan esperantistan grupon la jaron 1930. Tiutempe li laboris kiel instruisto en la distrikto Pustoshka (ŝajne tiutempe apartenanta al la regiono Kalinin -nuna [[Tver]]- kaj nuntempe apartenanta al [[Pskov]]). Li konfesis havi fortan intereson lerni esperanton kaj korespondadi kun eksterlandanoj. Li rapide lernis kaj ekis interŝanĝi korespondaĵojn kun Francio, Svedio kaj Hispanio. Li deklaris ke el [[Francio]] kaj, precipe, el [[Svedio]] li ricevis demandojn pri tio kion manĝis la kamparanoj, pri kiel statis la kulturaj aferoj, ĉu la kamparanoj havis biciklojn, pri lia opinio rilate al la laboro en la kolektivaj farmoj. Li asertis ke al tiaj demandoj li ne sendis respondon.
 
Sed, fine, li memkulpiĝis pri sendado al Francio kaj Svedio de malpermesitaj informoj pri Sovetunio. Li eĉ konfesis ke li sendis, kadre de letero al Francio adresita al grupo da metiistoj, informojn pri la situo de la fervoja nodo de Unecha kaj de la vilaĝeto Písarevka. Kaj ne nur tio, li ankaŭ, la jaron 1934, skribis al Hispanio pri malabunda rikolto kaj pri malfacilaĵoj por akiri panon.
 
Sekve al tiu pridemandado, Lukianin deklaris ke li fine fariĝis konscia pri tio, ke li, per tiaj informoj, favoris la spionantajn faŝistojn. Aldone al tiuj memkulpigoj endas mencii ke tri liaj samvilaĝanoj denuncis lin, eĉ se ne tre klare, pro kontraŭrevolucia propagandado. Krome li havis du kontraŭrevoluciajn fratojn: unu el ili estis pastro, la alia ludis organon[[orgeno]]n en [[katolika]] preĝejo.
 
Li esti akuzita laŭ la 58-a artikolo, 6-a kaj 10-a punktoj, de la Kriminala Kodo pro "realigado de terorisma kontraŭrevolucia propagando kaj transpaso eksterlanden de spionecaj datenoj".