Lamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: ta:இலாமா
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
'''Lamo''' (''Lama glama'') estas grandaj [[kameledoj]], kiu venis el [[Norda Ameriko]] kaj poste migris al [[Neotropika ekozono|Suda Ameriko]].
 
=== Aspekto ===
Lamoj atingas ŝultroalton de 110 ĝis 120 cm kaj pezon de 120 ĝis 150 kilogramojn. Malkiel la [[kameloj]] ([[dromedaro]] kaj [[baktria kamelo]] aŭ [[sovaĝkamelo]]) lamoj ne havas ĝibojn. Kiel ĉe la plejmulto da [[dombesto]]j, ankaŭ ĉe la lamo la [[koloro]] multe varias. Ekzistas unukoloraj blankaj, brunaj kaj nigraj lamoj, kaj tiuj, kiuj havas plurkolorajn felojn. Kiel la kameloj, lamoj havas sub la piedoj "plandumojn" kaj ilia supera lipo estas disdividita kaj tre moviĝemaj.
 
La bestoj estas seksmaturaj je la aĝo de du jaroj. Post gravedeco de 11 ĝis 12 monatoj naskiĝas kutime po nur unu ido.
 
=== Nutrado ===
Lamoj nutras sin per herboj, arbustoj, folioj kaj fungoj.
 
=== Kraĉado ===
Kiam lamoj sentas sin ĝenitaj, ili kraĉas al la ĝeninto; kraĉante ili montras grandan trafkapablon. Tamen kutime ne homoj estas viktimoj de tiuj atakoj; ĉefe lamoj kraĉas unu al la alia por klarigi rangordon aŭ forpeli alproksimiĝemajn kunulojn. Salivon ili kraĉas nur kiel averton; kutime temas pri duondigestita stomakenhavo, sed nur malgrandkvante. La duonlikva verdeca kaĉo estas fetora, sed sendanĝera kaj facile lavebla.
 
=== Historio ===
[[Dosiero:Lloyd the Llama.jpg|right|300px]]
La malsovaĝigo de lamoj okazis eble jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo. Multaj opinias ke la [[gvanako]]j estas la prapatroj de lamoj, sed ekzistas ankaŭ teorioj, laŭ kiuj lamoj ĉiam estis aparta specio, kiu nun ne plu ekzistas sovaĝe. Eble neniam eblos trovi la devenon de lamoj, ĉar preskaŭ ĉiuj nunaj bestoj estas miksitaj kun [[gvanako]]j, [[alpako]]j kaj [[vikuno]]j, kiuj ĉiuj estas fekundeblaj inter si.
Linio 41:
Hodiaŭ pro la uzo de trajnoj kaj aŭtoj la graveco de lamoj denove malplialtiĝis.
 
=== Lamoj hodiaŭ ===
Oni ankoraŭ hodiaŭ uzas lamojn en la [[Andoj]] kiel portbestoj. Entute ekzistas ĉirkaŭ 3 milionoj da malsovaĝaj lamoj en [[Sudameriko]], ĉefe por viandaĵo kaj [[felo]]j. Ankaŭ ekstere de Sudameriko oni nun bredas lamojn; tiel en [[Usono]] jam ekzistas 100.000 lamoj en farmbienoj. Ankaŭ en [[Eŭropo]] oni bredas lamojn kaj tondas ties lanon por vendi ĝin. Kelkaj lambredistoj proponas lamomigradoj dum kiuj lamoj portas la pakaĵojn. Lamoj povas porti po ĉirkaŭ 30 kg.
 
=== Lamo en heraldiko ===
[[Dosiero:Coat_of_arms_of_Bolivia.svg|thumb|200px|Blazono de [[Bolivio]]]]
Same kiel preskaŭ ĉiuj "ekzotikaj" bestoj, ("ekzotikaj" por eŭropanoj, kie disvolviĝis heraldiko) lamo ne estas klasika heraldika figuro. Ĝi ja aperas en la insignoj de [[Bolivio]], kiel simbolo de la riĉeco de la bolivia [[faŭno]], sed tiu lamo estas bildigita tre nature en tre natura pejzaĝo, en stilo tute ne heraldika.