Mezepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ilo:Tengnga a Panawen
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la [[Krucmilito]]j, dum kiuj [[papo]]j, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ [[Islamo]]n, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la [[12-a jarcento]] aŭ poste.
 
=== Periodigo ===
Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la [[Renesanco]] en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la [[15-a jarcento]], ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la eŭropan inventon de [[presarto]] fare de [[Johannes Gutenberg]] ([[1450]]), la turkan kapton de [[Konstantinopolo]] aŭ la finon de la angla-franca [[Centjara milito]] (ambaŭ en [[1453]]), aŭ la falon de [[Al-Andalus|islama Iberio]], aŭ la vojaĝon de [[Kristoforo Kolumbo|Kolumbo]] al [[Ameriko]] (ambaŭ en [[1492]]), aŭ la [[Reformacio]]n komencantan en [[1517]], por signi la finon de la epoko.