Sarkasmo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ky:Сарказм
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
amara, moka rido iom komparebla al sarkasmo. Kontraŭe al sarkaso, la emocio ligata al sardona rido sen medicina kaŭzo de toksikiĝo tamen ne temas pri akra kaj malica [[moko]], sed pri sento profunde amara, dolora kaj suferanta.
 
=== Sarkasmo kaj ironio ===
En neformala lingvuuzo sarkasmo ofte estas konsiderata aparte akra kaj ataka formo de [[ironio]], aŭ aliflanke ironio estas konsiderata milda kaj malpliserioza formo de sarkasmo. Fakte tamen ironio estas retorika tekniko kaj ilo esprimiĝi, dum sarkasmo celas certan intencon de esprimo, sendepende de la retorika formo en kiu la esprimo estas prezentata. [[Ironio]] signas esprimojn kiuj formulas la malon de tio kion la esprimanto vere intencas; tio povas okazi kaŝe por protekti la esprimanton ekzemple en diktatora reĝimo, aŭ malkaŝe kiel retorika ilo plifortigi la esprimatan eldiron. Sarkasmo estas amara kaj malica moko sendepende de tio kiel la intenco estas esprimata, ĉu rekte aŭ malrekte per ironio.
 
Laŭ la germana filozofo [[Arthur Schopenhauer]] "la ironio estas objektiva". Ĝi per troigo aŭ maltroigo indikas pri la kontraŭa flanko de temo, kaj humure videbligas ke multaj temoj estas rigardeblaj el diversaj vidpunktoj kaj havas "du flankojn".
 
=== Sarkasmo kaj ciniko ===
[[Ciniko]] kontraŭe al sarkasmo ne estas amara moko, sed interna sinteno kiu malaprezas centraj normojn kaj moralajn valorojn kaj konsideras ilin ridindaj. Cinikismo do estas fenomeno karaktera, kiu povas esprimiĝi per cinikaj rimarkoj, kiuj povas esti malfacile diferencigeblaj de sarkasmaj rimarkoj.