Zofia Romaszewska: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
En la jaroj 1959-1963 ŝi studis fizikon ĉe [[Varsovia Universitato]]. De 1976 aktive agis en la Komitato de Defendo de Laboristoj (KOR), kies membro estis lia edzo [[Zbigniew Romaszewski]], i.a. organizis helpon por persekutataj laboristoj de [[Ursus]] kaj [[Radom]].
 
De 1977 gvidantino de Intervena Oficejo de KOR, redaktorino de la fako "Praworządność" (Justeco) en Informa Bulteno de la Komitato de Socia Memdefendo KOR. En la jaroj 1980-81 membro de Komisiono pri Interveno kaj Justeco de [[Solidareco (Pollando)|NSZZ "Solidarność"]]. Ekde enkonduko de la [[milita stato en Pollando]] ([[militleĝo]]) agis en la subteraj strukturoj de "Solidareco". Arestita julie [[1982]] kaj kondamnita al 3 jaroj de enkarcerigo; liberigita pro [[amnestio]] unu jaron poste, daŭrigis opozician agadon.
 
En la jaroj 1989-1994 direktorino de Intervena Oficejo ĉe [[Senato (Pollando)|Senato]], 1991-1993 - juĝistino de la [[Tribunalo]] de Stato. En [[2010]] parlamenta klubo de [[Juro kaj Justeco]] rekomendis ŝin kiel kandidatinon por la funkcio de [[ombudsmano]].