Grandprinclando Moskvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
 
Dum la 1360-aj jaroj la moskva armeo sukcesis venki tiun de la rivala duklando [[Niĵnij Novgorod]]. La posteulo de Ivano, Simeono la Fiera, jam nomis sin „Grandduko de la tuta eksa [[Kieva Regno]]“. Dum la dua duono de la 14-a jarcento la rilatoj de Moskvo al la mongoloj malboniĝis, sekve al la strebo de Moskvo laŭeble integrigi ĉiujn teritoriojn kun ruslingva loĝantaro en sian regnon. Sekve Moskvo iĝis la centro de la armea rezisto kontraŭ la mongola-tatara regado. La armeo de Moskvo rebatis mongolajn atakojn al la urboj Rjazan kaj Niĵnij Novgorod, kaj dum la jaro 1380 unuiĝinta rusa armeo gvide de la moskva grandduko [[Demetrio Donskoj]] povis signife venki la tatarojn (mongolojn). Tiu batala venko ne jam finis la tataran regadon, sed havis grandan simbolan signifon kaj plufortigis la renomon de la Moskva regno en Rusio.
[[Dosiero:Seal of Ivan 4 1539.png|thumb|left|Rusa moneroSigelo de [[Ivano la jaroTerura]], 1539|250px]]
En [[1392]] la duklando ricevis la terenojn Niĵnij Novgorod kaj [[Kostroma]], kaj kreskis la moskva influo al la [[Respubliko Novgorod]]. Signife la duklando tamen plifortiĝis dum [[15-a jarcento]]. Post kiam dum 1453 la [[Otomana Imperio|otomanaj]] [[turkoj]] konkeris [[Konstantinopolo]]n kaj la [[Bizanca Imperio]] ĉesis ekzisti, la reganto [[Ivano la 3-a]] de Rusio, nomita ''Ivano la Granda'', deklaris la solan restintan hejmon de la [[Ortodoksismo|ortodoksa kristanismo]] kaj nomis ĝin "la tria [[Romo]]". Por fortigi la pretendon esti la heredanto de la Bizanca Imperio, li dum 1472 edziĝis kun Sofia Palaiologa, la nevino de la lasta bizanca imperiestro Konstantino la 11-a. Krome bizancaj simboloj kiel la duobla aglo transpreniĝis por la moskva duklando.