Garbhan MacAoidh: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e gramatiko
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Garbhan MACAOIDH''', angle Girvan MacKay, naskiĝis en [[Bolivio]] en 1929 el skotaj gepatroj. Li estis edukita en Portugalio kaj en Skotlando, diplomitiĝis en la lasta kaj licenciiĝis en Bonaero, [[Argentino]]. Krome, li perpoŝte studis ĵurnalismon kaj verkadon, kaj gajnis la diplomon kaj la licencion de [[Esperanto-Asocio de Britio]]. Li praktikis diversajn profesiojn, i.a. tradukisto, kaj samtempe verkis dum pli ol 40 jaroj en la skotgaela lingvo, pri ĉiuj temoj: lingvoj, vojaĝado, fikcio, biografio, poezio, astronomio, komputiloj kaj Esperanto. En la gaela literatura revuo GAIRM al kiu li kontribuis, estis felietone publikigita du longaj verkoj liaj, nome, ''Ishah'' (romano, 1976), kaj ''Guirme Chnoc Ciana'' ("La verdo de foraj montetoj", 1983, 1984). Li kompilis ''English-Gaelic Key to Dwelly's Gaelic-English Dictionary'' (Anglan-Gaelan ŝlosilon al la vortaro gaela-angla de Edward Dwelly), GAIRM, Glasgovo 1974.
Lia poezio (tradukita kaj originala) estas inkludita en diversaj antologioj, ekz. ''Zapovit'', Naukova Dumka, Kievo 1989;'' Bàrdachd na Roinn-Eòrpa ann an Gàidhlig'' (Europa poezio en la gaela), GAIRM, Glasgovo 1990; ''An Tuil'' ("La tajdo"), POLYGON, Edinburgo 1999;
[[En nacia vesto]], Budapesto 2004, ''Star in a Night Sky'', Eldonejo Francis Boutle, London 2012. La lingvoj el kiuj li tradukis inkludas Esperanton, la anglan, la portugalan, la hispanan, la francan, la norvegan, la skotan kaj la gaelan. Uzante Esperanton kiel pontolingvon, li ankaŭ tradukis poezion el la slovena kaj la ukrajna. Liaj eldonitaj verkoj inkludas, i.a., ''The Scots Tongue / La skota lingvo'', Eldonejo LULU 2007 ([http://www.lulu.com], kaj ''Tasgaidh - A Gaelic Thesaurus'', LULU 2007/8.
Nun li emeritiĝis kaj loĝas en Tullamore (irlandgaele: Tulach Mhór) [[Tullamore]], malgranda urbo en la meza Irlando.
La grandan ĉefverkon de William Auld, ''La infana raso'', li tradukis en tri lingvojn, nome la anglan ("The Infant Race"), la malaltejan skotan ("The Bairnlie Race"), kaj la skotgaelan ("An Cinneadh Leanabail"). Ĉiuj estas legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe la retpaĝoj de la [[Akademio Literatura de Esperanto]] (antaŭe: Esperantlingva verkista asocio) [http://www.everk.it]. Tiuj liaj tri nacilingvaj versioj de ''La infana raso'' nun estas inkluditaj en lia libro "William Auld - Master Poet of Esperanto, eldonita pere de la entrepreno LULU (www.lulu.com), kiu perrete vendas ĝin.