Ligo de Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Ligo de Nacioj''' estas fondita je iniciato de la [[Usono|usona]] prezidento [[Woodrow Wilson]] pere de la [[Traktato de Versailles]] en [[1920]]. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la [[unua mondmilito]] ĉefe kontraŭ [[Germanio]] sed ankaŭ kontraŭ la aliaj eŭropaj imperioj (rusa, aŭstri-hungara kaj turka). Ĝi supozis ioman limigon al uzado de tutlibera nacia suvereneco sed sen krei veran supernacian enton.
 
La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon [[Immanuel Kant]], kiu fine de la [[18-a jarcento]] en la verkaĵo ''Zum ewigen Frieden'' ("Al eterna paco") proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj. Fakte dum la 16-a, 17-a kaj [[18-a jarcento]]j multaj pensuloj defendis similajn planojn. La ideologiaj novaĵoj estis ĝenerala reago kontraŭ la Unua Mondmilito kaj kontraŭ militoj ĝenerale, krom influoj de la [[liberalismo]] kaj de la [[socialismo]] de la [[19-a jarcento]].
 
==Celoj kaj malhelpoj==
La Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro<br />
* la nealiĝo de pluraj ŝtatoj (precipe Usono mem; kelkaj atribuas tion al la agado de [[Henry Cabot Lodge]]),
* la malvenko de la demokratio en aliaj (ekz. Germanio, membro de 1926 ĝis 1933),
* la eksigo de agresemaj membroj (ekz. Sovetunio, kiu atakis Finnlandon en 1939),
* sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj (ekz. Italio, kiu en 1936 atakis la membron [[Etiopio]], kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn [[militkrimo]]jn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro.
 
La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946 kunper fondiĝo de [[Unuiĝintaj Nacioj]].
 
==Funkciado==
La sidejo estis en [[Ĝenevo]]. Estis Ĝenerala Asembleo, kie sidis kaj voĉis ĉiuj ŝtatoj membraj, Konsilantaro de 9 ŝtatoj, kiuj solvus la konfliktojn kaj Ĝenerala Sekretariato, por prepari la taskojn. Ne ĉiuj membroj de la Konsilantaro egalis: kvin estis konstantaj (Usono, Francio, Italio, Japanio kaj Britio) kaj kvar estis elektitaj de la Asembleo por unu jaro (la unuaj elektitaj estis Belgio, Brazilo, Hispanio kaj Grekio).<ref>Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 22.</ref>
 
Dekomence la venkitaj ŝtatoj en la Unua Mondmilito ne estis akceptitaj. Poste okazis ŝanĝoj. Foriris pro diversaj kaŭzoj Usono, [[Sovetunio]], [[Rumanio]], [[Italio]], [[Japanio]], [[Germanio]], [[Albanio]] kaj [[Hungario]] (el kiuj kelkaj partoprenis ĉu en militoj ĉu en invadoj de aliaj landoj). Ankaŭ [[Hispanio]] kaj aro de latinamerikaj landoj kiaj [[Ĉilio]], [[Brazilo]], [[Kostariko]], [[Salvadoro]], [[Gvatemalo]], [[Haitio]], [[Honduro]], [[Nikaragvo]], [[Paragvajo]], [[Peruo]], kaj [[Venezuelo]].<ref>Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 24.</ref>
 
==Usono kaj fortorilatoj==
Dum la tuta mekanismo planita de la usona Wilson, la franca [[Clemenceau]] kaj la brita [[Lloyd George]], ekis per suskribo de la parizaj traktatoj, eventoj de aŭtuno de 1919 en Usono ŝanĝis draste la planojn. Kreiĝis forta kontraŭstaro kaj en la publika opinio kaj inter la usona politikistaro al la Societo de Nacioj, unue pro la ŝtataj usonaj devoj al tiu kaj due pro ellasoj al japnoj en Pacifiko: la batalo en la [[Usona Senato]] finis per malvenko de Wilson. Usono devis subskribi apartajn traktatojn kun Germanio, Aŭstrio kaj Hungario aŭguste de 1921, kiuj ne inklkudis la Societon de Nacioj. Usono restis for.
 
Fakte la partopreno de Usono en la Unua Mondmilito rilatis nur al konkurenco kun la germana etendismo. Usono eniris en la milito nur en 1917, kiam Germanio estis venkanta. Aspektis kvazaŭ Usono volis kompensi la foriron de Rusio el la konflikto. Usono restarigus ekvilibron, sed sen kalkuli postan usonan malakcepton ludi gravan rolon en la eŭropaj aferoj. Pro tia retiriĝo Francio restis kiel la potenco de la kontinento, sed tio estis falsaĵo: tiun ŝajne hegemonion kreis nur la subpremadon fare al Germanio kaj foresto de Sovetunio el la nova diplomataro. En tiu malekvilibro trudiĝis la postaj etendismo de Japanio, Italio kaj Germanio. La Dua Mondmilito ne povos esti evitata de tiu internacia instanco.<ref>Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 25.</ref>
 
== Ligo de Nacioj kaj Esperanto ==
Linio 44 ⟶ 55:
{{el}} [http://worldatwar.net/timeline/other/league18-46.html laŭtempa skemo pri eventoj de la Ligo de Nacioj]
{{el}} [http://www.lonsea.org LONSEA - League of Nations Search Engine, Cluster of Excellence "Asia and Europe in a Global Context", Universität Heidelberg]
 
==Notoj==
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==