Preĝejo Prezento de Jesuo (Pécs): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
provizora aldono de teksto por posta kunigo
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
}}
'''Preĝejo de Kandela Festo''' estas eklezia [[konstruaĵoMonumento historia]] en [[Hungario]], en [[urbo]] [[Pécs]], en centro de [[Placo Széchenyi (Pécs)]]. Ĝi estas la plej grandioza produkto de la turka-islama arkitekturo en [[Hungario]] kaj simbolo de Pécs kaj- vaste konata, - kiel [[moskeo]] de [[paŝao]] Gazi Kasim. Ĝi troviĝas en la urbocentro, sur la [[Placo Széchenyi (Pécs)]] kaj okupas la plej altan parton de la placo, kvazaŭ regas ĝin.
 
== Historio ==
Dum la [[mezepoko]] en tiu loko estis [[kirko]] de [[Sankta Bartolomeo]], sed pli frue dum la [[romianoj]] [[tombejo]] estis. (Arkeologoj ektrovis [[fundamento]]n de tiu preĝejo.) Dum dominado de la [[turkoj]] la preĝejo estis malkonstruita kaj rekonstruita, kiel moskeo inter [[1543]]-[[1546]]. Ĝiaj mezuroj estas cent paŝoj laŭlonge kaj cent paŝoj laŭlarĝe. La [[kupolo]] estas 28 metrojn alta kaj 17 metrojn longa. Ĉirkaŭ [[1660]] s-ro Evlia Ĉelebi, la fama turka vojaĝanto, skribis pri ĝi entuziasme. La [[jezuitoj]] akiris la konstruaĵon en [[1766]], kiuj faris el la moskeo [[baroko|barokan]] preĝejon. La nuna formo de la preĝejo estas videbla ekde [[1939]]. La [[orgeno]] funkcias ekde [[1942]]. Nuntempe ĝi funkcias kiel preĝejo romkatolika, do kiel [[paroĥo]] urbocentra kaj estas libere vizitebla.
 
== Konstruaĵo ==
La preĝejo formas iomete rondon kaj ne havas [[turo]]n. Sur la frontmuroj (fasadoj) al sud-oriento, sud-okcidento kaj nord-oriento en du vicoj unu super la alia videblas po kvar respektive po tri pint-arkaj fenestroj. Interne de la konstruaĵo, sur la restintaj partoj de la iama mur-surfaco (mortero) estas bone videblaj la turkaj ornamoj, surskribitaj citaĵoj el la sankta Korano. Ankaŭ nun estas [[niĉo]] al [[Mekao]]. La du turkaj lavbasenetoj antaŭ la sakristio, en kiuj nuntempe estas sanktigita akvo, devenis el la banejo de paŝao Gazi Kasim. Ĝi iam staris apud la moskeo, sed ĝis nun malaperis. Apud la preĝejo estas moderna [[metalo|metala]] [[sonorilo]]stablo 5 metrojn alta. Tage po 3 la sonorilo supreniras 8 metrojn. Antaŭe [[skulptaĵo]] pri Sankta Bernardo situas.
 
[[Kermeso]] okazas en la [[2-an de januaro]].
 
 
La moskeo de paŝao Gazi Kasim estas la plej grandioza produkto de la turka-islama arkitekturo en Hungario, kaj unu el la simboloj de la urbo Pécs. Paŝao Gazi Kasim konstruigis ĝin inter 1543 kaj 1546. Ĝiaj mezuroj estas cent paŝoj laŭlonge kaj cent paŝoj laŭlarĝe. Nuntempe ĝi funkcias kiel preĝejo romia-katolika, do kiel paroko (paroĥo) urbocentra. Ĝi estas libere vizitebla.
 
Ĝia situo
 
Ĝi troviĝas en la urbocentro, sur la placo Széchenyi (pron. seĉenji). La moskeo okupas la plej altan parton de la placo, kvazaŭ regas ĝin.
 
Ĝia historio
 
Ĝi konstruiĝis en la mezo de la 16-a jarcento. Ĉirkaŭ 1660 s-ro Evlia Ĉelebi, la fama turka vojaĝanto, skribis pri ĝi entuziasme. La moskeo konstruiĝis parte sur la muroj de la mezepoka kristana preĝejo sankta Bartolomeo, ankaŭ ĝiaj ŝtonoj estis uzataj por la konstruado. La ejo estis la granda moskeo de la urbo. Al la turka epoko apartenas la meza, kvadrata parto, kiun kovras kupolo kuŝanta sur okangula bazo. Sur la frontmuroj (fasadoj) al sud-oriento, sud-okcidento kaj nord-oriento en du vicoj unu super la alia videblas po kvar respektive po tri pint-arkaj fenestroj. Interne de la konstruaĵo, sur la restintaj partoj de la iama mur-surfaco (mortero) estas bone videblaj la turkaj ornamoj, surskribitaj citaĵoj el la sankta Korano. La turka predikejo kaj la balkono de virinoj bedaŭrinde neniiĝis dum la tempopaso, kaj ankaŭ la aspekto de la nuntempa preĝo-alkovo ne estas originala. La du turkaj lavbasenetoj antaŭ la sakristio, en kiuj nuntempe estas sanktigita akvo, devenis el la banejo de paŝao Gazi Kasim. Ĝi iam staris apud la moskeo, sed ĝis nun malaperis.
 
 
 
 
== Fontoj ==