Naziismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto ŝanĝis {{Ĉefa}} al {{Ĉefartikolo}}
Linio 25:
 
== Enpotencigo de la naziismo ==
{{ĉefaĈefartikolo|Historio de Germanio}}
En la jaro [[1932]] la naziisma partio [[NSDAP]] atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 [[Adolf Hitler]] iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la ([[30-a de januaro|30-an de januaro]] [[1933]]) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo ([[Reichstag]]) kaj kulpigis la komunistojn ([[KPD]]). Tio ebligis al la regna prezidento [[Hindenburg]] laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la [[plenpoviga leĝo]], por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de [[KPD]] kaj per pakto kun la [[Centro]]. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter [[ekzekutivo]] kaj [[leĝdona povo]], igis sin mem superflua.