Charlottenburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ca:Charlottenburg
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto ŝanĝis {{Ĉefa}} al {{Ĉefartikolo}}
Linio 5:
 
== Historio ==
{{ĉefaĈefartikolo|Palaco Charlottenburg}}
Komence sur la placo de nuna Charlottenburg situis vilaĝoj ''Lietzow'', ''Casow'' kaj ''Glienicke'', konataj de la [[13-a jarcento]]. Tamen solida evoluo de ĉi tiu teritorio komenciĝis post kiam en [[1695]] ĝi iĝis propraĵo de Sofia Ŝarlota de Hanovro, kiu ricevis ĝin de ŝia edzo, estonta reĝo [[Frederiko la 1-a (Prusio)|Frederiko la 1-a]], interŝanĝe kontraŭ ŝiaj proprietaĵoj apud [[Potsdamo]]. Ŝarlota konstruis tie ĉi sian someran sidejon (finita en 1699). Post la morto de Ŝarlota la palaco kaj ĉirkaŭa vilaĝo ricevis nomon Charlottenburg. En la jaro 1720 tiu ĉi vilaĝo kuniĝis oficiale kun Lietzow, kiu absorbis antaŭlonge al tiu tempo du aliajn vilaĝojn. Plue la urbo evoluis danke al servado de la palaco, kiu estis la ŝatata sidejo de [[Frederiko Vilhelmo la 2-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 2-a]] kaj [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]], samkiel danke al transformo en la ŝatatan placon de ripozo de berlinanoj. En 1920 Charlottenburg estis inkluzivigita en la konsiston de [[Granda Berlino]].