Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e leginda
Neniu resumo de redakto
Linio 278:
== Kreo de Unio kaj historio antaŭ ties estiĝo ==
===Estiĝo de Unio===
La '''revolucio''', kies sekvo estis la detronigo de reĝo [[Jakobo la 2-a (Anglio)|Jakobo la 2-a]], kaŭzis montron de malvolo ankaŭ en Skotlando kaj Irlando. La favorantoj de Stuartoj, plimulte katolikoj el la altaĵoj en Skotlando, ekribelis kaj venkis la anglan armeon. Sed ilia ribelo finiĝis per morto de ilia gvidanto. Skotlando estis senĉese la memstara reĝlando, eĉ kiam ĝi havis komunan reĝon kun la angloj. La angloj volis ambaŭ landojn unuigi. La leĝo el la jaro [[1701]], kiu ebligis surtroniĝi nur al protestanta heredanto, komencis validi ankaŭ en Skotlando. Tial, eĉ kiam la skotoj povis elekti la propran reganton, ili timis reagojn, kiuj povis okazi, se ili denove surtronigus [[Stuartoj]]n. Ili ankaŭ povus renovigi sian aliancon kun Francio, kiu nun estis la angla malamiko numero 1. Same ili volis seniĝi de certaj limigoj en la komerca rilato kun la angloj, kiuj damaĝis al ilia ekonomiko. La angla parlamento konsentis, ke ĝi nuligos tiujn ĉi limigojn, se la skotoj konsentos kun kreo de '''Unio''', kiu unuigus ambaŭ ŝtatojn. La ideo tre ne plaĉis al la skotoj, sed la timoj pro la angla armeo konvinkigis ilin. En la jaro [[1707]] estis definitive kreita kaj per la parlamento leĝigita '''[[Reĝlando de Granda Britio|unio inter Anglio kaj Skotlando']]''. La parlamento estis komuna por ambaŭ landoj, sed la skotoj havis memstaran juran sistemon kaj eklezion.
 
Pli poste, en la [[18-a jarcento]] okazis en Skotlando kelke da [[Jakobanoj|jakobanaj]] ribeloj, kiuj klopodis redoni la tronon al Stuartoj. Unue en la jaro [[1715]] klopodis akiri la tronon filo de la detronigita Jakobo la 2-a. En la jaro [[1745]], princo Karolo Eduardo, nepo de Jakobo, konata kiel "Bonny Prince Charlie" albordiĝis sur okcidenta marbordo. Pluraj klanaj gvidantoj el la altaĵoj alliĝis al li, kelkaj sub minaco de forbruligo de iliaj hejmoj. Karolo sukcesis atingi [[Edinburgh]]-on kaj venki la anglan armeon, kiu estis malfortigita pro partopreno en la milito kontraŭ francoj. Multaj angloj alliĝis al flanko de Jakobanoj. Ilia armeo marŝis al Londono. Sed la skotaj soldatoj sopiris pri la hejmo kaj ili revenis Skotlandon. Tial en [[batalo apud Cullodene]] en la jaro [[1746]] ili suferis malvenkon kaj la ribelo finiĝis. La angloj kruele punis ilin. Ili estis mortigitaj aŭ senditaj labori en Amerikon. Iliaj domoj kaj posedaĵoj estis neniigitaj. Estis malpermesitaj ankaŭ kelkaj elementoj de ilia kulturo kiel ekzemple [[kilto]]j kaj [[gajdo]]j.