Sud-Osetio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ur:جنوبی اوسیشیا
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
|-
| [[Prezidento]]
| [[EduardLeonid KokojtiTibilovi]]
|-
| [[Ĉefministro]]
Linio 31:
| [[UTC+3]]
|}
'''Sud-Osetio''' (aŭ ''Respubliko Suda Osetio''; [[oseta lingvo|osete]] ''Республикæ Хуссар Ирыстон'' Respublika Ĥussar Iriston) ([[kartvela lingvo|kartvele]] ''ცხინვალის რეგიონი - ''cĥinvalis regioni'') estas [[memdeklarita ŝtato]] en [[Kaŭkazio]], ne agnoskita de plejmulto de ŝtatoj. Iam aŭtonoma provinco de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, post disfalo de [[Sovetunio]] ĝi proklamis propran sendependecon la {{daton|20|septembro|1990}} (la tiam funkcianta sovetia leĝo ebligis tion al aŭtonomioj de forlasanta la [[Sovetunio|union]] respubliko). La ekstremisma reĝimo de [[Kartvelio|kartvelia]] prezidento [[Zviad Gamsaĥurdia|Gamsaĥurdia]] ne akceptis sendependiĝon de Sud-Osetio kaj nuligis ĝian aŭtonomion, kio kaŭzis kruelan militon en la regiono ([[1990]]-[[1992]]) kun postaj armitaj kunpuŝiĝoj ĉiujare ĝis 2008.
 
Kvankam dum pli ol 15 jaroj Sud-Osetio estas memregata, ĝia internacia statuso ĝis nun restas neklara. La nuna prezidento de Sud-Osetio s-ro [[Eduard Kokojti|Kokojti]] strebas al internacia agnosko de lia landeto kun la sola celo: reunuigi la sudan parton de Osetio kun ĝia pli granda norda parto ene de [[Rusio|Rusia Federacio]]. En Sud-Osetio oni kredas, ke por tio ekzistas eĉ leĝa bazo: Sud-Osetio ne forlasis Sovetunion, kiam Kartvelio faris tion; laŭ sovetia leĝaro la malgranda respubliko rajtis fari propran decidon pri tio. Tia decido estis farita en [[1990]] kaj poste konfirmita de du referendumoj en [[1992]] kaj [[2006]]. Ekde la disfalo de Sovetunio [[Tbilisi|tbilisa]] registaro neniam kontrolis plejparton de la sud-osetia teritorio. Sud-Osetia flanko ankaŭ insiste nomas la eventojn de 1920-aj, 1990-aj kaj 2008 „genocido kontraŭ la osetoj“, emfazante tion kiel kialon de sia maldeziro reveni en Kartvelion.