Alfred Dreyfus: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:AlfredDreyfus.jpg|thumb|right|Alfred Dreyfus]]
[[Dosiero:Degradation alfred dreyfus.jpg|thumbnailthumb|right|180px|Maloficirigo de Dreyfus]]
[[Dosiero:Dreyfus-annee-de-sa-mort.jpg|thumb|right|Alfred Dreyfus en 1935, jaro de lia morto.]]
 
'''Alfred DREYFUS''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1859|10|9}} en [[Mulhouse|Mulhaŭzo]]; mortis {{mortodato|1935|07|12}} en [[Parizo]]) estis juddevena [[francio|franca]] [[oficiro]], pri kiu estiĝis la tiel-nomata [[Dreyfus-afero]], kiu estis politikosocia krizo de Francujo komenciĝinta fine de la 19-a jarcento.
 
== Dreyfus-krizo ===
{{ĉefartikolo|Dreyfus-skandalo}}
Alfred Dreyfus estis filo de juda teksaĵ-entreprenisto el Mulhouse ([[Alzaco|Elzaso]]). Li studis de [[1882]] ĝis [[1889]] kaj iĝis profesia [[oficiro]] de la franca armeo. En [[1894]] li estis akuzita – intertempe kiel [[oficiro|kapitano]] – je [[perfido]] de sekretoj al la [[Germana Imperiestra Regno|Germana Imperio]]. Li estis juĝita fare de soldata [[tribunalo]] je ĝismorta [[ekzilo]] sur [[Diabloinsulo]], [[Franca Gvajano]]. En Francio okazis dum la proceso [[Antisemitismo|antisemitaj]] manifestacioj. La francan respublikon skuis la ''Dreyfus-afero''. Baldaŭ montriĝis, ke la akuzoj uzis pruvojn falsitajn. [[Émile Zola]] kaj aliaj elpaŝis por la rehabilitado de Dreyfus. Mondkonata iĝis la letero de Zola ''J’accuse!'' (france por ''Mi akuzas'') al la franca prezidento, kiu aperis en la gazeto ''L’Aurore''.
 
En [[1899]] la proceso estis denove redaŭrigita. Oni juĝis pri Dreyfus je 10-jara prizono pro ''mildignaj cirkonstancoj''. La franca prezidento klinis sin antaŭ la internacia kritiko kaj post dek tagoj donis [[amnestio]]n por Dreyfus. En [[1906]] la verdikto estis nuligita de la kasacia kortumo. Reiĝinte armeano li ricevis la kavalirecon de la [[Honora Legio]]. Alfred Dreyfus oficiris en la [[unua mondmilito]] kiel [[vickolonelo]] en la franca armeo. Malgraŭ la rehabilitado de Dreyfus, la krizo akre damaĝis la prestiĝon de la tria franca respubliko.
 
=== Internacia signifo ===
La skandalo montris, ke la tiutempa antisemitismo kreskis al pli granda danĝero ol antaŭe. Tiu evoluo ne haltiĝis, sed pluiĝis ĝis almenaŭ la komenciĝo de la [[Dua Mondmilito]], iniciatita de la antisemita naziisma reĝimo en Germanujo. Pri la rilato inter Dreyfus, la antisemitismo kaj la totalisma ŝtato skribis [[Hannah Arendt]] en sia libro ''[[La originoj de totalismo]]''.
 
 
{{DEFAULTSORT:Dreyfus, Alfred}}