Zubero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: eu:Zuberoa estas artikolo elstara; cosmetic changes
e Bearno
Linio 9:
Ĝi situas en la departemento [[Pyrénées-Atlantiques]] en la valo de Saison (Uhaitza en la eŭska), regiono [[Akvitanio]]. Tiu provinco estas kelfoje nomata Lando de Zubero. Laŭ la [[Akademio de la Eŭska Lingvo]] (Euskaltzaindia), ĝi estus unu el la sep historiaj teritorioj, kiuj konsistigas [[Eŭskio]]n, t.e. teritorio kun komunaj kulturaj, antropologiaj kaj etnografiaj karakterizoj kiel la [[Eŭska lingvo]].
 
La komunumoj kiuj konsistigas ĝin apartenas al la francaj kantonoj de Mauléon-Licharre (''Maule-Lextarre''), Tardets-Sorholus (''Atharratze Sorholuze''), en la arondismento de Oloron-Sainte-Marie, kaj parte al la kantono de Saint-Palais ([[Malalta Navaro]]) en la arondismento de [[Bayonne]]. Al tiuj komunumoj necesas aldoni la vilaĝon de Esquiule, situanta en [[Bearno]], tamen ĝenerale ligita al Zubero, ĉar la popolo tradicie parolis la zuberan.
 
La komunumoj de Zubero integritaj en la arondismento de Oloron-Sainte-Marie, krom Esquiule, asociiĝis por formi la komunumaron de komunumoj de Soule-Xiberoa.
Linio 21:
== Geografio ==
Zubero estas limigita:
* norde de torento de Oloron disigante ĝin de [[Bearno]]
* oriente de valo de Barétous (Bearno)
* sude de valo de Salazar en [[Navaro]] ([[Hispanio]])
Linio 38:
 
=== De Bearna ĝis Angla dominado ===
En la 9-a jarcento naskiĝis la vicgraflando de Zubero, dank'al la naskiĝo de la [[Reĝlando de Navaro|Reĝlando de Pamplono]] (824), kies unua reĝo Iñigo Arista, nomis Aznar unua vicgrafo en 832, tiel komencante dinastion kiu pludaŭris ĝis la 13-a jarcento. En la 11-a jarcento, la duko de [[Gaskonio]] transdonis siajn rajtojn rilatajn al Zubero al la vicgrafo de [[Bearno]], dum la reĝo daŭre estis la dekano de kastelo de Mauléon. La duklando de Akvitanio elfariĝis el la eŭskaj (vaskonaj) teritorioj, kiuj konservis siajn instituciojn, trapasante iom poste unuigitaj kun [[Lapurdo]] en la manojn de Angloj en 1152, sekve al la geedziĝo de [[Eleonora de Akvitanio]] kun [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko la 2-a Plantagenêt]]. Sub angla dominado, Zubero konservis grandan liberecon en siaj kutimoj, disvolvante sian ekonomion. Post la angla dominado, ĝi trapasis en la manojn de Vicgrafo de Bearno, Gaston la 4-a de Foix, en 1449.
 
== Vidu ankaŭ ==