Fregatedoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 53:
Kiel membroj de la [[Pelikanoformaj]], la fregatoj havas la ŝlosilajn karakterojn de ĉiuj kvar fingroj konektitaj rete, gorĝohaŭto (nomata ankaŭ [[gorĝosako]]), kaj [[forketo]] konektita al la brustosto. Kvankam estas certe reto ĉe la piedoj de fregato, la reteco estas malgranda kaj parto de ĉiu fingro estas libeta. Fregatoj produktas tre malmulte oleon kaj tiele ne elflugas suroceane. La gorĝosako estas uzata kiel parto de la pariĝada memmontrado kaj estas eble la plej rimarkinda fregata karaktero.
[[File:Magnificent-Frigate-male.jpg|thumb|left|Masklo de Grandioza fregato ĉe Galapagoj.]]
 
=== Reproduktado ===
Ili ĝenerale demetas nur ununuran ovon por ĉiu sezono.<ref name="Family Fregatidae"/> Ambaŭ gepatroj laŭvice nutras dum la unuaj tri monatoj sed poste nur la patrino nutras la junulon dum aliaj ok monatoj. Pro tiom longdaŭra idozorgado fregatoj ne povas reproduktiĝi ĉiujare. Estas tipa vidi junulon tiom grandan kiom ties gepatroj atendante nutradon. Kiam tiu sidas atende dum senfinaj horoj sub varma suno, ĝi adoptas energiefikan sintenon kun faliĝinta kapo, kaj sidas tiom senmove ke aspektas kvazaŭ mortinta. Sed kiam la patro revenas, ĝi vekiĝas, levas sian kapon kaj krias ĝis la patro malfermas sian buŝon. La malsata junulo plonĝas sian kapon ene de la patra gorĝo kaj manĝas finfine.
 
Distribuado kaj identigaj karakteroj diferencas inter fregatospecioj, kaj tiele videblas en la speci-specifaj artikoloj.
 
==Notoj==