Brita-bura milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
[[File:Boerfamily1886.jpg|thumb|dekstre|350px|Bura familio, 1886]]
La konflikto enkadriĝis en la brita klopodo certigi la nord-sudan akson el Egipto al plej suda [[Suda Afriko]], sed krome la du buraj ŝtatoj nome [[Respubliko Transvalo|Transvalo]] kaj [[Libera Ŝtato Orange|Orange]] estis tro grandaj (416,600 km²), tro riĉaj (oro, diamantoj, [[karbo]], [[kupro]], [[stano]]) kaj ne estis tro loĝataj de buroj (nur ĉirkaŭ 300,000 ĉe ĉirkaŭ miliono da indeĝenoj kaj plej malbone por tiuj, ĉirkaŭ 75,000 ''uitlanderoj'', teorie malamikoj de buroj kaj aliancanoj de Granda Britio). Krome buroj loĝis tradicie ĉefe nur en kamparaj areoj, dum britoj akaparis pli riĉajn urbajn areojn. Granda Britio ne multe parolis pri la teritoriaj kaj ekonomiaj tialoj kaj montregis la postulojn de la viktimaj britoj de la buraj ŝtatoj por ekmiliti. Tamen la buroj atingis apogojn de multaj eŭropanoj kiuj komprenis la malbonan intencon de Granda Britio. La britoj fidis je tuja venko, sed ili estis nur 13,000 homoj dekomence kaj tiele la buroj eniris en la britaj kolonioj de [[Natalo]] kaj [[Kaburbo]], konkeris grandajn teritoriojn kaj sieĝis en kelkaj urboj ([[Mahikeng|Mafeking]], [[Kimberley (Sud-Afriko)]], Ladysmith) britajn soldatarojn.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 34.</ref>
 
Spita la britan reagon (alvenis eĉ pli da volontuloj el kolonioj -Aŭstralio, Novzelando ktp- ol dekomencaj britaj soldatoj), la buroj ĝuis avantaĝon sur la tereno, kiun ili konis kaj kie ili estis alkutimiĝantaj rapide moviĝi. La buroj uzis plie ĉevalerion dum la britoj dependis el trajnoj kiuj ne ĉiam estis efikaj. Krome nek la stabanaro nek la soldataro britaj estis efikaj. Tiele la buroj superregis ĝis fino de oktobro 1899 kiam alvenis la Unua Brita Armeo kaj la trupa ekvilibro rompiĝis favore al britoj. Sed la malefika estrado de la generalo Buller malhelpis kaj la britoj ankoraŭ estis venkitaj ĉe Stormberg, Magersfontein, Colenso ktp., la duan semajnojn de decembro, nome la "Nigra Semajno". Tiam Buller estis anstataŭata de Lord Roberts, kies ĉefa stabanaro estis Kitchener, venkinto en Sudano. La situacio ŝanĝiĝis.