Vilmos Zsolnay: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
finfine vera, pruvita fakto.
Linio 5:
 
== Biografio ==
Vilmos Zsolnay daŭrigis profesion de la [[familio]], li transprenis la uzinon en [[1853]], kiu produktis argilaĵojn. Li konstante strebis unuparte trovi pli novajn [[materio]]jn ([[porcelano]]-[[fajenco]], pirogranito, eozino), aliparte la produktaĵoj havu ankaŭ artajn formojn, tial li dungis ankaŭ industriartistojn. Ekde [[1873]] li daŭre havis sukcesojn en [[ekspozicio]]j, ankaŭ eksterlande. En [[1878]] en mondekspozicio de [[Parizo]] li ricevis [[premio]]n "Grand prix". En [[1889]] kune kun [[Ödön Lechner]] studis la ceramikojn en Britio. En sia vivo liaj produkataĵoj estis videblaj ne nur en Pécs (ĉefpoŝto, ornama puto), sed ankaŭ en aliaj urboj.
 
Lia uzino ankaŭ nun produktadas. Pri lia vivo aperis [[filmo]] kaj [[romano]]. En Pécs [[muzeo]] prezentas la plej belajn produktaĵojn, krome butiko "eozin" funkcias. La ornama puto estas unu el la simboloj de Pécs. Turisma allogaĵo estas [[maŭzoleo]] Zsolnay. Li estis ankaŭ [[framasono]], la [[loĝio]] de Pécs prenis la nomon Zsolnay [http://www.nagyoriens.hu/node/51].