Auguste Comte: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: cy:Auguste Comte; cosmetic changes
e Lingvajn korektetojn
Linio 3:
'''Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE''' aŭ simple '''Auguste COMTE''' naskiĝis en [[Montpellier]], [[Francio]], en la [[19-a de januaro]] [[1798]]. Li estis filozofo, kiu kreis [[Pozitivismo]]n.
 
En [[1814]] Comte eniris la Politeknikan Lernejon en Parizo. En letero de [[1842]] al [[John Stuart Mill|John Stuart MILL]] ([[1806]]-[[1873]]), Comte nomis la ĝin "la unua vere scienca komunumo en historio". Kvankam li restis tie nur du jarojn, Comte tie ricevis la influon de sciencistoj kiel la fizikisto [[Sadi Carnot]], ([[1796]]-[[1832]]), la matematikisto LAGRANGE ([[1736]]-[[1813]]) kaj la astronomo [[Pierre-Simon Laplace]] ([[1749]]-[[1827]]).
 
En [[1816]], post la venko de [[Sankta Alianco]] kaj restaŭro de la [[Burbona dinastio]] oni fermis la Politeknikan pro politikaj kialoj, kaj Comte interrompis siajn formalajn studojn, sed restis en [[Parizo]]. Tiam li legis la ĉefajn verkojn de la samtempaj eŭropaj pensistoj. Unu jaron post sia eliro el la Politeknika Lernejo ([[1817]]), Comte iĝis sekretario de l' grafo de [[Henri de Saint-Simon|Saint-Simon]] ([[1760]] - [[1825]]), kiu lin profunde influis. Sed la evoluo de l' penso de Comte rompis lian amikecon al Saint-Simon kaj, en [[1824]], Comte lasisforlasis liansian sekretariecon.
 
En tiu jaro Comte edziĝis kun [[Caroline Massin]], kaj estante sen la salajro de sekretario de Saint-Simon, li instruis matematikon hejme por gajni lasian vivon. Du jarojn poste, en la [[2-a de aprilo]] [[1826]], li komencis en sia hejmo kurson, kiu rezultigis unuunun el liaj ĉefaj verkoj: ''Kurso de Pozitiva Filozofio'' (''Cours de Philosophie positive'') en ses volumoj, publikigitaj inter [[1830]] kaj [[1842]]. Kelkaj el la ĉefaj tiutempaj sciencaj gravuloj lernis liajn lecionojn, kiel la kuracisto [[Henri Marie Ducrotay de Blainville|Henri-­Marie de BLAINVILLE]] ([[1777]]-[[1850]]) kaj la pra-psikologo [[Jean-Étienne Esquirol]] ([[1772]]-[[1840]]). Sed la kurso daŭris nur dum 3 lecionoj, ĉar li malsaniĝis je stresa melankolio. De tiam, Comte estis stipendiita de amikoj kaj disĉiploj, kiel la filozofo [[John Stuart Mill]] kaj la vortaristo Littré ([[1801]]-[[1881]]), lia plej entuziasma disĉiplo.
 
En [[1838]] li havis novan krizon kaj en [[1842]] li divorcis. Nur en [[1844]], kiam li konis [[Clotilde de Vaŭ|ClotildeClotilden de VAUX]], li revenis al verkado kaj publikigis na ''Diskurso pri la tuto de Pozitivismo'' en [[1848]]. Clotilde estis edzino de arestitulo, sed permesis al Comte nur [[platona amo|platonan amon]]. Malgraŭ tio, ŝi restis kiel "muzo" de Comte dum tuta lia vivo, kvankam ŝi mortis jam en [[1845]].
 
Dum la lasta fazo de sia laboro, Comte prezentis sian verkon ''La Sistemo de Pozitiva Politiko'' (''Le Système de politique positive'') (1851, 1854), kiu difinas la "homaranan religion", kies liturgio estas bazita surje la [[katolikismo|katolika]], kiel montras la verko ''La Pozitivisma Katekismo'' (Catéchisme positiviste) (1852).
 
En la lastaj jaroj de sia vivo, Comte restis tre sola., Ĉefeĉefe ĉar la plejparto de lia disĉiplaro lasisforlasis lin pro la nova "religio". Auguste COMTE mortis en la [[5-a de septembro]] [[1857]] en [[Parizo]].
 
Li deziris '''tutmondan lingvon''' kiel nepra ilo por progresigi pozitivan [[filozofio]]n, tuthomaran [[religio]]n kaj universalan harmonion.