Dennis Gabor: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Dennis GÁBOR''', laŭ la [[hungara]] skribmaniero '''GÁBOR Dénes''' (naskiĝis la [[5-a de junio|5-an de junio]], [[1900]], mortis la [[9-a de februaro|9-an de februaro]], [[1979]] en [[Londono]]) estis [[Hungario|hungardevena]] brita [[fizikisto]].
[[Dosiero:Gábor Dénes Markó1820.jpg|eta|Memortabulo pri Dennis Gabor]]
 
== Biografio ==
Gábor''Günszberg Dénes'' devenis el [[juda]] [[familio]]. Li naskiĝis en [[Budapeŝto]], lia [[patro]] (GÜNSZBERG Bernát) estis oficisto. En [[1902]] la [[familio]] akiris permeson ŝanĝi la nomon el Günszberg al ''Gábor''. ''Dénes Gábor'' frekventis [[gimnazio]]n en Budapeŝto inter [[1910]]-[[1918]], poste li soldatiĝis. Baldaŭe li frekventis [[universitato]]n en Budapeŝto, poste en [[Berlino]]. Tie li konatiĝis kun [[Leó Szilárd]], [[Eugene Paul Wigner]], [[János Neumann]], [[Mihály Polányi]], [[Arthur Koestler]]. Ekde [[1927]] li laboris en la [[firmao]] ''Siemens & Halske'' en [[Berlino]]. En [[1933]] li fuĝis de la [[nazioj]] al [[Hungario]], sed en la sekva jaro li jam vivis en [[Britio]] kaj li fariĝis brita civitano. En [[1936]] li edziĝis. Inter [[1949]]-[[1958]] li edukis [[elektroniko]]n, ĝis [[1967]] elektronfizikon, poste li emeritiĝis. En [[1962]] li vizitis Hungarion, post 2 jaroj li iĝis honora membro de [[Hungara Scienca Akademio]].
 
Lia plej granda merito estas la invento kaj la evoluigo de la [[holografio]] en la jaro [[1947]]. Pro ĝi li en [[1971]] estis honorata per la [[Premio Nobel de Fiziko]].