Baŝkira lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Morfologio: sekcioj
Linio 320:
Alia morfologia trajto de la baŝkira lingvo, kaŭzita de ĝia aglutineco estas ke la vortradiko ĉiam estas vortkomence kaj ne ŝanĝiĝas. Krome, la vortradiko ĉiam estas vortformo: ''алма'' "pomo", ''бөгөн'' "hodiaŭ", ''кил'', "vi (sing.) alvenu".
 
=== VokalharmonioSonharmonio ===
==== Vokalharmonio ====
La afiksoj havas fonetikajn variantojn, regulitajn de vokala kaj konsonanta harmonio. La regulo de vokalharmonio estas la jena:
<span style="text-align:center">'''En la sama vorto ne povas aperi kaj antaŭaj kaj malantaŭaj vokaloj.'''</span> Do, ĉiu afikso havas almenaŭ du fonetikajn variantojn, unu kun la antaŭa konsonanto, alian kun la malantaŭa, Ekzemple, la adverboformiga afikso havas 2 variantojn: ''-с'''а''''' kaj ''-с'''ә''''' (unua por la vortoj kun la antaŭaj vokaloj).
Linio 357 ⟶ 358:
Rimarko: la skribo индеецт'''ә'''р kaj Берлинд'''ә''' estis korekta antaŭ la [[Ortografia reformo de la baŝkira lingvo de 1982|ortografia reformo de 1982]]<ref>La alfabeto kaj ortografio de la literatura baŝkira lingvo (''Башҡорт әҙәби теленең алфавиты һәм орфографияһы''), [[Ufa]], [[1982]]</ref>. Antaŭ la reformo estis korekte aldoni afiksojn kun la antaŭaj vokaloj al la vorto, kiu havas skribajn antaŭajn vokalojn (do, '''э/е, и, ө, ү, ә'''), eĉ se tio estis nova rusa pruntvorto. Oni tamen ne aplikis al rusaj pruntvortoj la regulojn de labiala vokalharmonio kaj rimarkis la malantaŭecon de [i] en la arabaj kaj persaj pruntvortoj<ref name="Keyekbayev" />. Ĝalil Kijekbajev en sia artikolo pri vokalharmonio (skribita antaŭ la reformo) rimarkis ke tiela skribo ne korespondas al la vera prononco kaj kreas fuŝon en ortografio<ref name="Keyekbayev" />.
 
==== Konsonanta harmonio ====
Krom la vokala harmonio en la baŝkira lingvo ankaŭ ekzistas tiel nomata "konsonanta harmonio", t.e. la dependo de la komenca konsonanto de la afikso je la lasta sono de la vorto. Bona ekzemplo de la konsonanta harmonio estas la [[pluralo|plurala]] afikso. Ĝi havas entute 8 fonetikajn variantojn regulitajn kaj de vokala, kaj de konsonanta harmonio<ref>Tio nur koncernas literaturan lingvon, en la dialektoj povas esti alie, pri tio vidu la koncernan sekcion</ref>.
<center>
Linio 374 ⟶ 375:
</center>
 
==== Kelkaj faktoj pri la baŝkira sonharmonio ====
* La hungara lingvisto Balassa József rimarkis ke la vokalharmonio en la baŝkira kaj hungara lingvoj havas interesan trajton: ekzistas multaj t.n. "harmonie paralelaj" vortoj, t.e. diversantaj nur je antaŭeco de iliaj vokaloj. La vorto kun la antaŭa vokalo signifas pli proksiman aŭ pli etan objekton. Ekzemploj: ''ҡолоҡай'' (ĉevalido) — ''көлөкәй'' (ĉevalideto), ''саҡ ҡына'' (malmulte) — ''сәк кенә'' (tre malmulte), ''әнә'' (jen) — ''ана'' (jen, pri io granda), ''тыҡылдау'' (frapeca sono de la trajnoradoj) — ''текелдәү'' (frapeca sono de horloĝo)
* Laŭ la normoj de la baŝkira lingvo la literoj ''Ҡ'' kaj ''Ғ'' povas esti uzataj nur en la vortoj kun malantaŭaj vokaloj kaj la literoj ''К'' kaj ''Г'' nur uzeblas en la vortoj kun antaŭaj vokaloj.