Malgranda fregato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 23:
Oni diras, ke la Malgranda fregato (''Fregata ariel'') estas la plej komuna kaj disvastigata fregato en la aŭstraliaj maroj (Lindsey,1986). Ĝi estas komuna en tropikaj maroj kaj reproduktiĝas en tre foraj insuloj, inklude [[Kristnaskinsulo]]n en la [[Hinda Oceano]] en ĵusaj jaroj. Tiuj birdoj ofte videblas el la kontinento antaŭ komenco de tropika [[uragano]], kaj post tiu ĝi malaperas. Laŭ IUCN estas ĉirkaŭ 200.000 individuoj.
 
== Aspekto ==
[[Dosiero:Bindenfregattvogel.jpg|eta|maldekstre|250px|Masklo]]
Ĝi estas la plej malgranda el la tri fregatoj troviĝantaj en maroj de Aŭstralio, kaj estas ĉirkaŭ 75 cm longa averaĝe (sed el 71 ĝis 81 cm) kun enverguro de 175 ĝis 193 cm. Maskloj pezas 625 ĝis 875 g, dum inoj 760 ĝis 955 g. Kiel ĉe ĉiuj aliaj fregatoj, la masklo havas grandan ruĝan [[gorĝosako]]n kiu estas pufigita por la pariĝada memmontrado. La pariĝado postulas ankaŭ varion de alvokoj, bekosonorado kaj etendo de flugiloj. La masklo estas ĉefe nigra, krom blanka makulo flanke kiu etendas al subflugilo kiel sekvo. Maskloj havas ankaŭ palan strion en supraflugilo. Inoj havas nigrajn kapon kaj kolon kun blankaj kolumo kaj brusto same kiel spuro etende al subflugilo. La ino havas ankaŭ mallarĝan ruĝan okulringon. Junuloj kaj nematuruloj estas pli malfacile diferenceblaj sed la esto de la blankaj spuroj en akzeloj helpas distingi ilin.
 
== Kutimaro ==
Fregatoj estas konstruitaj por flugado; ili rare naĝas kaj ne povas piediri sed povas grimpi tra la arboj kaj arbustoj kie ili reproduktiĝas. Ili havas tre malpezan skeleton kaj longajn mallarĝajn flugilojn kaj estas aerhegemoniaj. Ties nomo probable devenas el la fakto ke ili ĉikanas aliajn marbirdojn kiaj [[sulo]]j kaj [[tropikbirdoj]] kiam tiuj revenas al siaj nestoj el manĝo, devigante ili elgorĝi sian kapton, kiu estas tiam kaptata de la fregato antaŭ atingi la akvon sube. Tiu praktiko ŝajne estas pli komuna inter inoj, sed probable uzatas nur por malgrandaj kvantoj en la proporcio de la dieto, kiu konsistas ĉefe el [[kalamaro]]j kaj [[flugofiŝoj]] vidataj en la akva surfaco de la maro.
 
== Reproduktado ==
[[Dosiero:McKean BirdColony AKK.jpg|eta|dekstre|250px|Reprodukta kolonio.]]
Reproduktado ŝajne okzas iner majo kaj decembro en la aŭstralia regiono. Ili nestumas en arboj (en Kristnaskinsulo) kaj ambaŭ seksoj kontribuas al nestokonstruado, [[kovado]] kaj idonutrado. La ino demetas nur unu ovon kaj eloviĝo okazas post 6–7 semajnoj. La ido estas konstante zorgata dum aliaj sep semajnoj por ke ĝi ne estu atakata kaj manĝata de aliaj birdoj inklude aliajn fregatojn. Ĝi restas en la nesto dum aliaj 6 monatoj kaj eĉ post [[elnestiĝo]] ĝi estos zorgata kaj nutrata de la gepatroj dum longa tempo post tio.
 
[[FileDosiero:Lesser Frigatebird06a.ogg|thumb|300px|left|Insulo Lady Elliot, Kvinslando, Aŭstralio.]]
 
== Subspecioj ==
Linio 46:
*Lindsey, T.R. (1986) ''The Seabirds of Australia''. Angus kaj Robertson, Australia
* Josep del Hoyo et al.: ''Handbook of the Birds of the World'', Band 1 (''Ostrich to Ducks''). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
* P. J. Higgins (Hrsg): ''Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds'', Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 01955306830-19-553068-3
 
== Eksteraj ligojligiloj ==
*[http://www.birdlife.org/datazone/speciesfactsheet.php?id=3846 Lesser Frigatebird Factsheet (Informaro pri Malgranda fregato)] BirdLife International
*[http://sdakotabirds.com/species/lesser_frigatebird_info.htm Lesser Frigatebird (Malgranda fregato) Informaro kaj fotoj] Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
Linio 70:
[[es:Fregata ariel]]
[[eu:Fregata ariel]]
[[fi:Pikkufregattilintu]]
[[fr:Frégate ariel]]
[[ko:군함조]]
[[it:Fregata ariel]]
[[ms:Burung Simbang Kecil]]
[[ja:コグンカンドリ]]
[[ko:군함조]]
[[ms:Burung Simbang Kecil]]
[[pnb:نکا فریگیٹ پنچھی]]
[[ru:Фрегат Ариель]]
[[fi:Pikkufregattilintu]]
[[sv:Mindre fregattfågel]]
[[to:Lofa iiki]]