Nanplanedo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: gn:Mbyjajere michĩ
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
# Ĉirkaŭiras la Sunon.
# Havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la internajn fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan
# Ne balaismalplenigis la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
# Ne estas satelito (de planedo aŭ alia ekstersuna objekto)
 
La tria kriterio precizigas, ke la nanoplanedo "ne balaismalplenigis la ĉirkaŭaĵon", kio estas la ĉefa diferenco kompare kun ''planedo''. Tio signifas, ke la maso de la nanoplanedo ne sufiĉas por forigi aliajn korpojn el la proksimaĵo de la orbito, dum la pli pezaj planedoj per sia gravito tiom perturbas aliajn proksimume samorbitajn objektojn, ke tiuj forĵetiĝas aŭ tute kaptiĝas kaj iĝas satelitoj de la planedo aŭ alimaniere iĝis sinkronaj kun ĝi. Tiu kondiĉo signifis oficialan forigon de [[Plutono]] el la kategorio de planedoj, ĉar ĝi ne "balais"malplenigis sian ĉirkaŭaĵon en la Kujper-zono. La "detronigo" de Plutono kaptis konsiderindan atenton ankaŭ en la amaskomunikiloj.
 
En junio 2008 IAU aldonis du decidojn. Unue, faka termino por nanoplanedo ekster la orbito de Neptuno estas ''plutoido'' (angle: "plutoid"). Due, ĉiun nove trovitan objekton pli helan ol [[absoluta magnitudo]] M = 1,0 oni tuj klasas kiel nanoplanedon, ĝis eble postaj malkovroj montros, ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanoplanedo (tre neverŝajne)