Karenoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 3 kategorioj
Linio 2:
Karenoj estas grupa nomo por popoloj, vivantaj en suda [[Mianmaro]] en triba sistemo kaj parolantaj ŝino-tibetajn lingvojn. Ili ne formas unuecan grupon, ili diferencas etne, lingve, religie aŭ ekonomie. Laŭ unu tradicia diferencigo ekzistas blankaj kaj ruĝaj karenoj. Al la antaŭaj apartenas la popolgrupoj ''sgaw'' kaj ''pwo'', al la lastaj ''bre, padaung, yinbaw'' kaj ''zayein''.
 
La karenaj popoloj (plej granda malplimulto en Mianmaro) vivas en la sudokcidenta parto de la lando, ĉe la riverdelto Irrawaddy, en Pegu-montaro kaj apud
la rivero Salween kaj en la najbaraj teritorioj de Tajlando.
 
Ekde post sendependiĝo de Mianmaro (1948), la diversaj, karenaj grupoj batalas gerile kontraŭ la registaro.
 
La virinaj anoj de tribo ''paduang'' en Tajlando (regiono ''Mae Hong Son)'' uzas kolringojn. Oni nomas la virinojn ĝirafkolaj virinoj (vidu foton). Ĉar la uzo de la kolringoj malfortigas la kolajn muskolojn, la depreno de tio kaŭzus gravan malsaniĝon de la virino. En pli fruaj epokoj, la adulton de la virino oni punis per depreno de la kolringoj. La tribo originale vivis en Mianmaro, sed la soldatoj forpelis ilin.
 
vidu ankaŭ: [[kareno]], [[karino]]
[[Kategorio:Birmo]]
[[Kategorio:Tajlando]]
[[Kategorio:Etnoj]]
 
vidu ankaŭ: [[kareno]], [[karino]]
 
[[da:Karen]]