Fenestro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: ks:دٲر (deleted)
sekcio pri historio
Linio 3:
'''Fenestro''' estas [[regulo|regul]][[formo|forma]] aperturo por enlasi [[lumo]]n kaj eventuale [[aero]]n (en [[domo]]n, [[aŭto]]n, [[ŝipo]]n ktp.).<br />
Ordinare oni rigardas la kadron kaj la fermaĵon kiel partojn de la fenestro.
 
==Historio==
 
La plej fruaj fenestroj estis simple truoj en [[muro]]. Poste, oni kovris fenestrojn per besta felo, ŝtofo aŭ ligno. Sekvis [[fenestrokovriloj]] malfermeblaj kaj fermeblaj. Poste oni konstruis fenestrojn kiuj kaj protektis la enloĝantojn kontraŭ la vetero kaj enlasis lumon: fabrikitaj el [[vitro]], platigita besta [[korno]], aŭ maldike tranĉita [[marmoro]]. En Azio oni uzis [[papero|paperon]] por kovri la truon.<ref name ="window">{{cite web| url= http://www.britannica.com/EBchecked/topic/645175/window |title=Window
|publisher=Britannica|accessdate=2012-19-05}}</ref>
 
La Romianoj estis la unuaj uzi vitron por fenestroj. En Aleksandrio ĉ 100 KE, ekaperis fenestroj el muldita vitro, kvankam kun malbonaj optikaj ecoj. Fenestroj el kunmetitaj vitropecoj ligitaj per [[plumbo]] estis preferataj de riĉaj eŭropanoj, dum paperaj fenestroj estis preferataj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio. En Anglio, vitro fariĝis ofte uzata en la fenestroj de ordinaruloj nur en la 17-a jarcento, anstataŭ platigita korno, kiun oni uzis ek de la 14-a jarcento.<ref>{{cite book|last=Langley|first=Andrew|title=Medieval Life|series=Eyewitness|year=2011|publisher=Dorling Kindersley|isbn=1-4053-4545-4|page=16}}</ref>
Modernaj grandaj fenestroj fariĝis eblaj nur post la plibonigo de [[vitro|vitrofarado]]. Modernaj fenestroj plejofte estas kovritaj per vitro; malmultaj per travidebla [[plasto]].<ref name="window"/>
 
En modera klimato oni kontentas pri fenestroj kun unu tavolo de vitro. Pliajn tavojn oni povas uzi en tre varma aŭ tre malvarma klimato por malhelpi la trapason de varmo.
 
== Specoj ==