Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto ŝanĝis {{Info Homoj}} al {{Informkesto homoj}}
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto avertis pri manko de fontoj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
{{Jama ADLS}}
{{Informkesto homoj
Linio 41 ⟶ 42:
En 1897 Lemaire hazarde eksciis pri iu internacia lingvo, rapide lernebla el franca broŝuro de iu de Beaufront. Li trastudis ĝin en unu posttagmezo kaj vespere jam skribis en Esperanto al de Beaufront. La baldaŭan respondon li tute komprenis, kio konvinkis lin pri la valoro de Esperanto. Li komunikis sian entuziasmon al anoj de Cercle Polyglotte ("multlingva rondo"), kies estrarano li estis, kaj en decembro 1897 prelegis al ili pri tiu mirinda Esperanto.
Estante unu el la administrantoj de nova liberala ĵurnalo Brusela, ''Le Petit Bleu'', Lemaire povis konvinki la redakcion publikigi lian prelegon. Ĝi aperis en ok sinsekvaj eroj, de 17 dec. 1897 ĝis 1 jan. 1898, kaj poste ankaŭ kiel libreto: ''L'Espéranto, solution triomphante du probléme de la langue universele'' ("Esperanto, triumfanta solvo de la problemo de la universala lingvo").
Li konvinkis influajn riĉulojn, i.a. Solvav kaj Lambert, finance kontribui por distribui la libreton al universitatoj, bibliotekoj k.a. Poste li atingis ke ''Petit Bleu'' aperigu ĉiusemajne tekston paralele en E-o kaj la franca. Kiam en aprilo [[1898]] li (nun kapitano) kun kvar akompanantoj forvojaĝis al Afriko, li lasis en Belgio ĝermantan Esperanto-movadon.
 
==Afrika ekspedicio: rezultoj==
Linio 60 ⟶ 61:
 
==La neokazinta ekspedicio==
Sed jam vokis lin nova ekspedicio, kiu forvojaĝus en januaro 1907: denove al tiu kontestata parto de la lando (speciale al Lado-enklavo) por garantii tie la supozitajn rajtojn de Leopoldo 2a, kiu deziris ke la Kongo-ŝtato (baldaŭ cedota de li al la Belga ŝtato) havu pasejon al Nilo. Tamen intertempe la diplomatio serĉis aliajn vojojn, kiuj kondukis al interparolado en [[Londono]] inter reprezentantoj de la Kongo-ŝtato, de [[Francio]] kaj de [[Britio]]. La monda opinio tiam estis forte kontraŭ-Leopolda. La bildoj (ne nur tiuj de Lemaire) de la forhakitaj manoj, la asertoj pri kruelaĵoj fare de la funkciuloj, la Casement-raporto pri la neglektoj levi la vivkondiĉojn de la indiĝenaj popoloj en tiu privata ŝtato de la belga reĝo, skandallibroj aperintaj en [[Usono]], k.a., kvazaŭ komplete malebligis konsenton pri tiu [[avido]] de Leopoldo 2a al atingo de Nilo. Iu diplomatia solvo evitis kompletan rifuzon, sed la rezulto estis kvazaŭ nula por la belga reĝo. Kiam Leopoldo 2a eksciis pri sia malvenko, li ekhavis unu el tiuj [[paranojo|paranojaparanojaj]]j koleroj, kiuj karakterizis lian altan aĝon. Li maldungis aŭ malgradigis siajn reprezentantojn, kaj li deziris discipline puni ĉiujn kiuj iamaniere estis kaŭzintaj la malvenkon. Neeviteble Lemaire estis unu inter ili. La ekspedicio estis nuligita du tagojn antaŭ la planita forvojaĝo. Krome aperis neatendite iu ĝis tiam nekonata raporto, en kiu Lemaire estis akuzita pri malrespekto de la armeaj reguloj. En tiuj cirkonstancoj la nur 44-jara Lemaire petis sian pensiiĝon, turnis sian dorson al la intrigoj de la reĝo kaj retiriĝis en farmbieno en la regiono de Spa. La pensia stato nun ebligis al li disponi pri abundo da libera tempo por studi, verki librojn, okupi sin pri lingvoj, k.a. En la komenco li ankoraŭ skribis multajn gazetartikolojn pri Kongo; poste ne plu. Influite de kelkaj francaj Esperanto-aktivuloj li lasis sin konvinki pri kontribui al transformado de la lingvo al alia formo, io kio en la fino de 1907 kondukis al la Ido-skismo, en kiun li ankaŭ englutiĝis. Poste li volis propagandi tiun transformitan lingvon, preferante nomi ĝin Ilo, sed baldaŭ konstatis ke tiu transformiĝo-movado kondukis en sakstraton. La rezulto estis ke li komplete izoliĝis de ĉiu ajn movado por internacia lingvo.
 
== [[Rehabilitiĝo]] ==
Post la mondmilito la belga registaro fine (1919) volis realigi tion, kion ĝi jam intencis kiam ĝi transprenis en 1908 la Kongo-ŝtaton de Leopoldo 2-a, kaj por kio Lemaire daŭre estis pledinta: krei kolonian altlernejon universitatnivelan por tie serioze prepari la homojn kiuj iros administri en la Belga Kongo. Por gvidi tian lernejon oni bezonis homon kun grandaj spertoj kaj scioj kaj kun notinda kariero en Afriko. Neniu pli bone meritis tiun funkcion ol la tiam 57-jara Lemaire. En tiu altlernejo li mem instruis du fakojn: [[kartografio]]n, pri kio li havis grandajn sciojn, kaj [[deontologio]]n, fako kiu laŭ li estis ege necesa por ke la novaj administrantoj sciu, kiel ili devas honeste kaj homame konduti en la kolonio. En 1923 inaŭguriĝis la novaj konstruaĵoj (kiuj ankoraŭ ekzistas, nun kiel parto de la universitato, kaj estas destinitaj por la evolulandoj). Lemaire estis respektata kaj ŝatata direktoro, vera patro por siaj studentoj. La nova tasko postulis ĉiun lian energion kaj lian tempon malprofite al lia sanstato. Ne plu estis tempo por filozofio, por libroverkado, por ideoj pri internacia lingvo ... Lia vivo finiĝis iom neatendite nokte el la 20-a je la 21-a de januaro 1926.
 
== Esperanto kaj postvivo ==
Linio 75 ⟶ 76:
Lemaire verkis pri liaj spertoj kiel esploristo plurajn librojn, nun malfacile konsulteblajn. Parto estas en la kolekto de la Reĝa Biblioteko de Belgio en Bruselo (B), parto iom post iom estas ciferecigita kaj trovebla per la serĉilo de [[Europeana]] (E) aŭ Google Books (G). Jen (nekompleta) superrigardo:
 
* Africaines - Contribution à l'histoire de la femme en Afrique (co-auteur Gustave Dryepondt) (B)
* 1894 Congo - Vocabulaire pratique français-anglais-zanzibarite(swahili)-fiote-kibangi... (B)
* 1894 Congo et Belgique (à propos de l'Exposition d'Anvers) (E)
* 1895 Au Congo: comment les noirs travaillent (E)
* 1897 Voyage au Congo (E)
* 1898 L'Esperanto (G)
* 1901 Mission scientifique du Ka-Tanga (3 vol.) (E)
* 1906 Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale
* Pour le barrage de la Hoègne (Spa?) (B)
* 1921 Au Congo: pour lutter contre la vie chère par l'utilisation des ressources indigènes (B)
 
==Eksteraj ligiloj==
Linio 100 ⟶ 101:
 
[[io:Charles Lemaire]]
[[nl:charlesCharles Lemaire]]