Kontraŭkoncipo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 53:
 
Subpremajn leĝojn pri kontraŭkoncipo daŭre uzis eŭropaj registaroj tra la periodo de [[merkantilismo]] kaj tiaj leĝoj formis la kernon de la strategio pliigi la popolnombron. La merkantilistoj argumentis ke granda popolnombro estis speco de riĉeco, ebligante krei pli grandajn merkatojn kaj armeojn. La intensa perforto dum la merkantilisma erao de la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Eŭropo ŝajnas esti la rezulto de sukcesa politiko pligrandigi la popolnombron limigante la uzadon de kontraŭkoncipo. Tiel oni kreis grandegan nombron da gejunuloj. Tiu eksceso de gejunuloj siavice intensigis [[imperiismo|imperian ekspansion]] de eŭropaj imperioj.<ref>{{Cite report |first= Lionel |last= Beehner |date= April 27, 2007 |title= The Effects of ‘Youth Bulge’ on Civil Conflicts |publisher= Council on Foreign Relations |type= backgrounder |url= http://www.cfr.org/society-and-culture/effects-youth-bulge-civil-conflicts/p13093#p3 |accessdate= September 19, 2012}}</ref>
 
Kontraŭkoncipo estis disputata politika afero en Britio dum la 19-a jarcento. [[Novmaltusanismo|Maltusanistoj]] favoris limigi la popolnombron kaj tial rekomendis kontraŭkoncipon per organizoj, ekzemple la Maltusanisma Ligo, dum, pro diversaj kialoj, kontraŭis la ideon diversaj grupoj, de [[socialistoj]] ĝis la ŝtata religio.
 
==Referencoj==