Rashōmon (filmo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: no:Demonenes port
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta it:Rashōmon al it:Rashomon; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 21:
}}'''Rashōmon''' (japane 羅生門), esperante '''Raŝomon''', estas [[japanio|japana]] filmo el la jaro [[1950]] de [[Kurosawa Akira|Akira Kurosawa]]. La filmo rakontas la vidatestantajn raportojn de krimo apud [[Kioto]] de la [[12-a jarcento]].
 
== Personoj ==
 
Ene de la '''kadra agado''':
Linio 39:
* suĉinfano
 
== Sinoptiko ==
 
Dum pluvoverŝo tri viroj – [[monaĥo]], [[arbohakisto]] kaj civitano – renkontiĝas ĉe la ruinoj de ''Raŝomon'', serĉinte ŝirmejon. La tri viroj komencas pridiskuti la malicecon de la homoj kaj memoras pri la krimo, kiu antaŭ nelonge okazis en apuda arbareto: Samurajo kun sia edzino estis atakita de bandito. La samurajo estis mortigita, dume lia damo estis perfortita kaj poste trovita en proksima templo. La monaĥo kaj la civitano rakontas tion, kion ili depoziciis antaŭ la tribunalo. Poste, ili aldonas priskribojn de la tri personoj, kiuj estis partoprenintaj la krimon.
Linio 53:
Kio okazis efektive, restas kaŝite. La antaŭe pozitiva monaĥo perdas sian konfidon je la [[humanismo]]. La pluvo finiĝas. Abrupte la tri viroj aŭdas la kriadon de suĉinfano lasita sola. La civitano ŝtelas la tukojn de la bebo kaj malaperas kun tiuj, dum la arbohakisto decidas adopti la infanon. La monaĥo retrovas sian konfidon je la homoj.
 
== Signifo ==
 
La precipaj temoj de la filmo estas la [[memoro|memorigo]], la [[realo]] kaj la [[fakto]]. Ĉu ekzistas efektiva realo aŭ nur pluraj partaj realoj subjektivaj? Ĉiu persono raportas sian tute propran kaj logikan rakonton, kiu nur kaze lasas alian demandon nedecidita. [[Psikologio|Psiĥologe]], la filmo priskribas, kiel diversaj interesoj kaj motivoj ege influas la observon de situacio. <br />
La surstrukturo de la filmo sur tri niveloj, la pedanta ellaboraĵo de la karakteroj, la treege akurata kaj detala realigo kaj la alta kvalito de la aktora presto faris Kurosawa kaj la aktoro [[Toshiro Mifune]] fama internacie. Enmetita en la rakonto pri la serĉo de la realeco, Kurosawa devigas la spektanton malkonfidi siajn proprajn okulojn.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.imdb.com/title/tt0042876/ Raŝomon ĉe l'IMBD]
* [http://video.google.de/videoplay?docid=2772827266425414401 la ĉioma filmo videble kun anglaj subtekstoj]
 
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1950]]
Linio 82:
[[hy:Ռասյոմոն]]
[[id:Rashomon]]
[[it:RashōmonRashomon]]
[[ja:羅生門 (1950年の映画)]]
[[ka:რასიომონი]]