Porto-Novo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
 
== Kulturo kaj eduko ==
 
[[File:Shop at Songhai Center Porto Novo Benin.JPG|thumb|Butiko en Centro Songhai. Fotis [[Mireille Grosjean]] ]]
La ''École du Patrimoine Africain'', instituto pri la konservo de la kultura heredaĵo de Afriko, aktivas en 26 landoj de la kontinento sude de la [[Saharo]], en kiuj la ĉefa lingvo estas la [[franca lingvo|franca]], [[hispana lingvo|hispana]] kaj [[portugala lingvo|portugala]].
 
En Porto Novo situas lertigejo por kamparanoj, kies nomo estas Centro ''Songhai'', laŭ la nomo de la vastega imperio, kiu ekzistis en tiu regiono antaŭ la alveno de blankuloj. En Songhai oni bredas porkojn, fiŝojn, kokinojn. Oni kreskigas legomojn, cerealojn, fruktoarbojn. En la Centro oni produktas konfitaĵojn, fruktosukojn, sapojn, ktp. La uzantoj de la centro manĝas el la produktoj de la centro. La urbanoj povas veni aĉeti varojn en la butiko de la centro.
 
En la Centro staras granda domo, en kiu oni recikligas plaston.
 
La studentoj de Centro Songhai venas el diversaj franclingvaj afrikaj landoj.
 
== Esperanto en Porto-Novo ==