Johann Bernoulli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
En '''1693''' aliĝis al korespondado de la frato Jakob kun Leibniz.
 
En '''1694''' defendis doktoran disertaĵon pri kuracado. Edziĝis, poste havis 5 filojn kaj 4 filinojn. Respondante al letero de Lopital sciigis al li la regulon pri malkaŝo de nedefineco, kiu nun estas konata kiel "[[regulo de Lopital]]".
 
Publikigis en Acta Eruditorum la verkon "Ĝenerala maniero de konstruado de ĉiuj diferencialaj ekvacioj de unua ordo". En ĝi aperis esprimoj "ordo de ekvacio" kaj "separado de varioj" (tiun terminon Bernoulli usis jam en prelegoj en Parizo). Bernoulli havis dubojn, ke ĉiu diferenciala ekvacio estas transformebla en ekvacion kun separtitaj varioj, tial proponis artifikon konstrui ĉiujn integralajn kurbojn per [[izoklinoj]] en la kampo de direktoj difinitaj de ekvacio.
 
En '''1695''' fariĝis profesoro de matematiko en [[Groningen]] laŭ rekomendo de Huygens.
 
En '''1696''' Lopital publikigis en Parizo sub propra nomo la unuan libron pri matematika analizo: "Analizo de nefinite etoj por esplorado de kurboj" (en la franca), bazita sur la unua parto de resumoj de Bernoulli.
 
La verko havas grandan signifon ne nur ĉar ĝi estis la unua. sed ankaŭ danke al klara stilo kaj amaso de ekzemploj. Kiel la resumo de Bernuolli ĝi enhavis amason de aplikoj, propre la verko enhavis 95% de aplikoj.
 
La libro baziĝis sur verkoj de Leibniz kaj Bernoulli, ilian aŭtoreco Lopital rekonas en ĝenerala formo en la antaŭparolo. Ion Lopital aldonis el propraj verkoj pri solvo de diferencialaj ekvacioj.
 
Tia nekutima situo havas kaŭzon: financaj malfacilaĵoj de Bernoulli post edziĝo. Antaŭ du jaroj, en la letero de 17 marto 1694 Lopital proponis al Bernoulli ĉiujaran pension 300 livroj kaj promesis poste pligrandigi kun kondiĉoj:
 
1. J.Bernoulli esploras problemojn, kiuj interesigas Lopital-on.
2. Scigas al Lopital kaj nur al li ĉiujn siajn eltrovaĵojn.
3. Senos al neniu siajn verkojn lasitajn siatempe ĉe Lopital.
 
Dum du jaroj, ĝis apero de la libro de Lopital Bernoulli plenumis tiun sekretan pakton. Poste J.Bernoulli en leteroj al amikoj kaj post forpaso de Lopital (1704) ankaŭ en gazetaro defendis liajn aŭtorajn rajtojn.
 
 
{{Ĝermo|sviso}}