Marĉa cirkuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Removing template: Taksonomio
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis grasan tekston de titoloj
Linio 67:
Ili ankoraŭ frontas nombron de minacoj, inklude pafado kontraŭ birdoj migrantaj tra la regiono de [[Mediteraneo]]. Ili estas vundeblaj al ĝenado dum la reprodukta sezono kaj suferas ankaŭ pro venenado per [[plumba pafo]]. Pri tiuj minacoj estis longdaŭraj avertoj kaj la specio estas nune klasita kiel Specio [[Malplej Zorgiga]] fare de la [[IUCN]]<ref>BLI (2008)</ref><!-- only for last sentence, rest of paragraph needs ref -->.
 
== '''Orienta marĉocirkuo''' ==
La '''Orienta marĉocirkuo''' (''C. spilonotus'') reproduktiĝas en malsekejoj kaj herbejoj de suda [[Siberio]], norda [[Mongolio]], nordorienta [[Ĉinio]], [[Manĉurio]] kaj [[Japanio]], kaj plej nordaj vintras en sudorienta Azio, [[Filipinoj]] kaj norda [[Borneo]].
 
Kiel aliaj cirkuoj, ĝi ĉeestas malfermajn, humidajn mediojn kaj estas videbla super rizkampoj ŝvebante plie ol flugante. Estas du subspecioj, nome: ''C. s. spilonotus'' de orienta Azio, kaj ''C. s. spilothorax'', de [[Novgvineo]] kaj najbaraj insuloj, kiu iam estis konsiderata aparta specio ofte nomata '''Papua cirkuo'''.
 
== '''Aŭstralazia marĉocirkuo''' ==
La '''Aŭstralazia cirkuo''' (''C. approximans'') de ĉirkaŭ 50 ĝis 58 cm estas iom pli granda ol la '''Orienta marĉocirkuo''' (''C. spilonotus''), ofte iom pli malhela kaj havas malpli striecajn flugilojn kaj voston. Ĝi troviĝas en malseka marbordo de [[Aŭstralio]] kaj tra [[Novzelando]], sed ankaŭ en la tropika nordo de Aŭstralio, la grupo de insuloj oriente de la [[Korala maro]], [[Novkaledonio]] kaj [[Vanuatuo]].