Muzikalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
NjardarBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: nn:Musikal
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 1:
'''Muzikalo''' ('''muzikteatraĵo''', '''duonopero''' aŭ [[muzika komedio]]) estas tipo de [[teatro|teatraĵo]] aŭ [[filmo]], kiu kombinas [[muziko|muzikon]], [[kanto|kantojn]], parolatan dialogon, kaj [[danco|dancon]]. Ĝi konsideriĝas ĝenro de [[muzika teatro]]. La emocia enhavo de la verko – humuro, patoso, amo, kolero – plie la rakonto mem, komunikiĝas per la vortoj, muziko, movado, kaj teknikaj aspektoj de la amuzaĵo, kiel tuto.
 
Muzikaloj prezentiĝas tutmonde. Ili eble prezentiĝas ĉe grandaj teatroj, kiel multekostaj prezentaĵoj en la [[West End]] de [[Londono]] kaj [[Broadway]] de [[Novjorko]], aŭ ĉe pli malgrandaj "franĝo-teatroj," "ekster-Broadway" aŭ regionaj teatroj, per turneantaj trupoj, aŭ per diletantaj grupoj ĉe lernejoj, teatroj, kaj aliaj prezentejoj. Krom [[Britio]] kaj [[Usono]], estas vervaj muzikalaj okazejoj en [[Germanio]], [[Aŭstrio]], [[Filipinoj]], [[Francio]], [[Kanado]], [[Japanio]], [[Orienta Eŭropo]], [[Aŭstralio]], kaj aliaj landoj.