Laŭzio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (Roboto: Ŝanĝanta sl:Laozi al sl:Laodzi
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis dupunktojn de titoloj
Linio 2:
'''Laozio''' (6a jarcento a. Kr.) (ĉine ''Lao-tse'' aŭ [[Laozi]]), laŭlitere "La maljunulo", estas grava [[Ĉinio|ĉina]] [[filozofio|filozofo]] kiu, laŭ la legendo, skribis la libron [[Daŭdeĝingo]] (ĉine ''Tao Te Ching'', laŭ la traskribsistemo de Wade, aŭ ''Dao De Jing'', laŭ ''pinyin'': "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto") kaj fondis la [[taoismo]]n, unu el la tri ĉefaj religioj de tradicia [[Ĉinio]] (kune kun [[budhismo]] kaj [[konfuceismo]]), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de [[ĉina filozofio]]. Laozio kaj taoismo profunde influis la ĉinajn penson, arton kaj spiriton. Budhisma skolo influita de la taoismo estas la [[zen-budhismo]].
 
== La legendo pri la vivo de Laozio: ==
 
Laozio estis pli aĝa samtempulo de [[Konfuceo]]. Li estis malaltranga oficisto de la regno Ĝou en la urbo Luojango. En la maljunaĝo, li malkontentis pri la mondo de la homoj kaj foriris okcidenten, rajdante sur la dorso de nigra bovo. Ĉe pasejo en la montoj, la soldatoj de tiea garnizono petis lin verki libron. Tie li verkis la libron Daŭdeĝingo kaj poste daŭrigis sian vojaĝon okcidenten al loko nekonata. Laŭ unu legendo, li iris al [[Hindio]] kaj instruis la estontan [[Budho]]n.