Æ: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: srn:Æ
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis entojn
Linio 2:
'''Æ''', [[minusklo|minuskle]] '''æ''', estas la 27-a litero de la alfabetoj [[Dana lingvo|dana]] (prononcata [e]), kaj [[Norvega lingvo|norvega]], kaj litero ankaŭ de la [[Feroa lingvo|Feroa]], [[Islanda lingvo|Islanda]] (32-a litero) kaj mortintaj [[Norena lingvo|Norena]] kaj [[Anglosaksa lingvo|Anglosaksa]] lingvoj. Ĝia minusklo en la [[Internacia Fonetika Alfabeto]] simbolas sonon meze inter la [[Esperanto|Esperantaj]] "a" kaj "e" (kiel la ''a'' de ''c''a''t'' "kato" Angle, aŭ la ''a'' de ''m''a''nd'' "viro" Dane). Similan sonon ĝi havas en la Norvega, kaj havis en la Anglosaksa kaj Praislanda/Pranorvega (= Norena), dum ĝi Dane pli similas al Esperanta "e". Modernislande ĝi [[diftongiĝis]] al [aj] (ekzemple ''h''æ''!'' "sa!", de Usonangla ''Hi!'' [haj]). Por la IFA-sono [æ] la [[Finna lingvo|Finna]] kaj [[Sveda lingvo|Sveda]] uzas la literon [[ä]], en la [[Hungara lingvo|Hungara]] ĝi estas skribata [[e]]. (La [[Germana lingvo|Germana]] ''ä'' pli similas al la Dana ''æ''.)
 
Ĝi devenas de [[ligaturo]] inter [[A]] kaj [[E]], kiu ankaŭ estigis ''äÄ'', kaj fakte, ĝi estas unu el la plej antikvaj ligaturoj, uzita jam en la frua [[latina alfabeto]] (kun la arkaa prononco [aj], kiel en ''CÆSAR'' [kajsar], kaj [e] en malfrua epoko [Ĉesar]). Kiel ligaturon ĝin uzas ankaŭ aliaj alfabetoj, ekzemple la angla.
 
En Dan-Norvega aboco-sinsekvo Æ sekvas [[Z]] kaj antaŭas [[Ø]], dum ĝi Island-aboce sekvas [[þÞ]] kaj antaŭas [[Ö]].
 
La unikodaj valoroj de Æ/æ estas 198 kaj 230. La litero estas (kun la samaj numeroj) en la kodo [[ISO 8859]]-1.