Inercia kadro de referenco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de {{Metaŝablono en artikolo|Cito}}
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis entojn
Linio 39:
En praktiko, kvankam ne nepre, uzo de kadro de referenco bazita sur la fiksitaj steloj kvazaŭ ĝi estis inercia kadro de referenco donas tre malgrandan malkoincidon. Ekzemple, la decentrokura akcelo de la Tero pro ĝia turnado ĉirkaŭ la Suno estas proksimume je tridek milionoj fojoj pli granda ol pro turnado de la Suno ĉirkaŭ la galaksia centro.
 
Plu, konsideru la demandon: "ĉu la universo turniĝas?". Por respondo, oni povus provi ekspliki la formon de la [[Lakta vojo|Lakta voja]] galaksio uzante la leĝojn de fiziko. (Aliaj observadoj povus esti pli definitivaj (tio estas, provizi malpli grandan [[mezura necerteco|mezuran necertecon]]), kiel ekzemple la malizotropeco de la [[mikroonda fona radiado]] aŭ [[praeksploda nukleosintezo]].) Ĝusta grado de plateco de la disko de la Lakta vojo estas dependa de ĝia kurzo de turnado en inercia kadro de referenco. Se oni atribuas ĝian ŝajnan kurzon de turnado plene al turnado en inercia kadro, malsamaj platecoj estas antaŭdiritaj kompare al se supozi ke parto de ĉi tiu turnado reale estas pro turnado de la universo kaj devus ne esti inkluzivita en la turnado de la galaksio mem. Bazite sur la leĝoj de fiziko, modelo estas konstruita en kiu unu parametro estas la kurzo de turnado de la universo. Se la leĝoj de fiziko konvenas pli precize kun observadoj en modelo kun turnado ol sen ĝi, oni povas elekti la plej bone adaptantan valoron por turnado, kondiĉe ke ĝi estas sub ĉiuj aliaj laŭaferaj eksperimentaj observadoj. Se neniu valoro de la turnada parametro estas sukcesa kaj teorio ne trafas en limigojn de observa eraro, ŝanĝo de leĝo estas konsiderata (ekzemple, [[malluma materio]] estas aldonata por ekspliki la [[galaksia turnada kurbo|galaksian turnadan kurbon]]). Tiel, observadoj montras ke turnado de la universo estas tre malrapida, ne pli rapida ol unu foje dum 60&middot;·10<sup>12</sup> jaroj (10<sup>-13</sup> rad/jaro), kaj debato estas pri tio ĉu estas iu ne nula turnado. Tamen, se turnado estas trovita, ekzegezo de observadoj en kadro ligita al la Universo devus esti alĝustigita por la fikciaj fortoj imanentaj en ĉi tiu turnado. Evidente, ĉi tia maniero adoptas la konsideron ke inercia kadro de referenco estas tiu kie la leĝoj de fiziko aplikatas (aŭ bezonas la plej malgrandan ŝanĝon).
 
== Absoluta spaco ==