Kvara Laterana koncilio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Linio 11:
|konciliaj dokumentoj= 70 dekretoj
}}
La '''Kvara Laterana Koncilio''' estis la plej signifa [[koncilio]] de la [[mezepoko]]. Ĝi kunvokiĝis per la papa dokumento ''Vineam Domini Sabaoth'' de [[papo]] [[Inocento la 3-a|Inocento la 3-a]] de la 19-a de aprilo [[1213]] kaj okazis dum novembro [[1215]] en la papa palaco [[Laterano]] de [[Romo]]. Temis pri la dekdua ekumena koncilio de la [[Katolikismo|katolika eklezio]].
 
La koncilio jam elstaras pro la nombro kaj geografia deveno de la partoprenantoj: Ĉeestis 71 [[patriarko]]j kaj [[metropolito]]oj, inkluzive de la latinaj patriarkoj de [[Jerusalemo]] kaj [[Konstantinopolo]] (pro la krucmilita konkero de Konstantinopolo dum la jaro [[1204]] proteste forrestis preskaŭ ĉiuj reprezentantoj de la greke ortodoksa eklezio), krome 412 [[episkopo]]j kaj 900 [[abato]]j, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj. La ortodoksaj patriarkoj de [[Antiokio]] kaj [[Aleksandrio]] estis reprezentitaj per senditoj, same la reĝo kaj pli posta [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 2-a]] de la [[Sankta Romia Imperio]], la imperiestro de la latina regno de Konstantinopolo Henriko, kaj la reĝoj de Francio, Anglio, Aragono, Hungario, Kipro kaj Jerusalemo. La nombro de okcidentaj senditoj multoble superis tiun de la proksimume 20 orientaj latinaj senditoj.