Austin FX4: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Modeloj de Austin: Forigis ligilojn al angla lingvo
e →‎La FX4 de LTI: forigis anglalingvajn ligilojn
Linio 47:
 
== La FX4 de LTI ==
En 1984 {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:Manganese Bronze HoldingsLTI|London Taxis International]]}} (LTI) estis formita post kiam Manganese Bronze Holdings (MBH) aĉetis la komercistojn de London taxi, Mann and Overton. [[LTI]] anstataŭigis la dizelmotoron 2286cc de Land Rover per la nova 2495cc versio. La nova modelo estis nomita '''FX4S'''. Novaj prem-ŝaltiloj anstataŭis la malnovajn baskul-ŝaltilojn sur la panelo, la glacoviŝiloj estis kontrolitaj per leviero sur la stir-kolono kaj akvo-imuno estis aldonita al la malsuproj de la pordoj kaj nigraj bufroj el laminatita ŝtalo muntitaj, sed fundamente temis pri ĝisdatigita versio de la taksio kiu veturadis dum preskaŭ 30 jaroj. Tiam, Carbodies estis prilaboranta anstaŭanton al la FX4, la '''CR6''', kio klarigas kial tiu ĉi 'tru-ŝtopilo' FX4S estis enkondukita. Tamen, la CR6 estis forlasita en 1985 kaj MBH decidis daŭrigi la konstruadon de la FX4 ĝis kiam ĝi povus financi novan taksion. La FX4S estis anstataŭita en 1987 de la '''FX4S-Plus''', kies malantaŭa kupeo estis redezajnita por havigi kvin pasaĝerojn, la garnaĵo estis ŝanĝita al grizo. Nova panelo el griza plasto estis ankaŭ muntita. Tio ĉi estis tre bone ricevita de la profesio, kiel signo ke iliaj bezonoj estis efektive prikonsideritaj.
 
La Departemento de Transporto estis favora vidi taksiojn alireblajn al rulseĝoj kaj la rulseĝa konverto '''FX4W''', kun W por wheelchair ([[rulseĝo]]), kiu estis havebla frue en 1986, ebligis al la FX4 provizi tiun facilecon. En tio ĉi, la maldekstra pasaĝera pordo estis kapabligita malfermiĝi je 180° kaj la maldekstra parto de la apartigilo povis esti antaŭenigita por loki la malantaŭen rigardantan rulseĝon anstataŭ la maldekstra lev-faldebla seĝo.
Linio 54:
 
[[Dosiero:1997 LTI london taxi in NYC.jpg|thumb|LTI Fairway de 1997, el la plej lasta jaro de produkto]]
Kiel parto de programo por disvolvi anstataŭantan modelon, {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:Automotive Products|AP]]}} {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:Lockheed Corporation|Lockheed]]}} estis komisiita por dezajni kaj disvolvi antaŭajn diskobremsojn, kaj ĉi-rilate, {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:GKN|GKN]]}} dezajnis novan suspensian sistemon por ebligi al diskobremsoj esti muntitaj konservante la devigan turn-diametron de {{unuo|7.6|m}}. Ĉi tiuj ŝanĝoj estis adaptitaj al nova modelo, la '''Fairway Driver''', kiu estis enkondukita en februaro 1992. La plej lasta Fairway, kun registro-marko R1 PFX (t.e. [[RIP]] FX), estis konstruita la {{daton|1|oktobro|1997}} kaj estis donacita al {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:National Motor Museum|National Motor Museum]]}} en {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:Beaulieu, Hampshire|Beaulieu (Hampshire)]]}}.
 
{{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:Transport for London|Transport for London]]}}, (TfL) kiu akiris regon super la {{Skribo|fono=lightcyan|[[:en:Taxicabs of the United Kingdom|Public Carriage Office]]}} dekretis ke en 2006 ĉiuj taksioj licencitaj en Londono devus konformiĝi kun reguloj Euro 3 pri ellaso de gaso. La Fairway, kaj por tiu afero ĝia anstataŭanto, la '''TX1''', kiuj uzis la saman motoron de Nissan nur konformiĝis kun Euro 2, sed plej multaj posedantoj estis malinklinaj seniĝi je siaj tre findindaj kaj ekonomiaj Fairway. Fronte al la premo fare de la profesio, TfL permesis la disvolviĝon de pluraj konvert-sistemoj adapteblaj al la motoro de Nissan por ke ĝi povu konformiĝi. Tiuj ĉi estis la sistemoj "STT Emtec Clean Cab turbocharger system" kaj "Van Aaken exhaust gas recirculation system". Nur 80 Austin- kaj Rover-motorizitaj taksioj restis en la trafiko, kio estigis tion malekonomie disvolvi konvertojn por ili tial ke ili ricevis nedevigon. Kvankam kelkaj posedantoj de pli malnovaj Fairway seniĝis je ili, multaj posedantoj elektis elspezi preskaŭ {{unuo|2000|pundojn}} por konvertigi siajn taksiojn, prefere ol aĉeti novan aŭ dua-manan [[TXII]], kiu estis konsiderata kiel malpli fidinda. Malfrue en 2009, nur ses el ĉi tiuj Rover- aŭ Austin-motirizitaj taksioj restis en servo en la trafiko, plej multaj veturinte po pli ol miliono da mejloj.
 
La Fairway estis anstataŭita malfrue en 1997 de la [[TX1]], kiu estis sinsekve anstataŭita en 2002 de la [[TXII]]. Tiu ĉi siavice estis anstataŭita en 2007 de la nuna modelo, la [[TX4]].