[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
La naivulo pasigas la grandan parton de tempo sur maro, escepte de noktoj kaj la genera tempo, kiujn ĝi pasigas sur marinsulo. Restante surtere aŭ surarbe la naivulo fariĝas senkapabla, kiam ĝi defalas de branĉo, ĝi devas pene svingi siajn flugilojn por levi sin en aeron. Alie, ĝi devas grimpi sur altan deklivon aŭ rokon por de tie ekflugi post nelongdistanca glisado. Tamen sur la maro ĝi povas plene montri sian talenton. Ĝi lertas kaj flugi kaj naĝi. La naivuloj flugas grupe en aero, serĉante ĉasaĵon en maro. Trovinte fiŝon, ĝi tuj kuntiras siajn flugilojn, rektigas sian kolon, plonĝas en akvon kaj kaptas la ĉasaĵon per la pika beko. Iam por persekuti ĉasaĵon, ĝi subakviĝas ĝis profundeco de 2-3m. Ĝi povas konservi provizore la kaptitan fiŝon en la kropo, kaj poste ĝi elsaltas el la akvo kaj ekflugas en la aeron.
 
En la [[reprodukta sezono]] la naivuloj kolektiĝas kolonie sur marinsuloj. Kelkaj specioj plenumas ceremoniegajn pariĝadajn [[memmontrado]]jn kie rimarkindas la eleganta montrado de la brile diverskoloraj (laŭ la specio) piedoj. Gebirdoj kune konstruas sian neston, la femala birdo demetas unu ovon (malofte du), helbluan kaj kovritan per blankajo, surgrunde aŭ en arba nesto. La femala kaj maskla birdoj alterne kovas la ovon. La [[kovado]] daŭras ĉ. unu kaj duonan monatojn.
 
==Aspekto==
[[Dosiero:Blue-footed Booby (Sula nebouxii) -one leg raised.jpg|thumb|dekstre|250px|Blukrura sulo]]
La familio de Suledoj havas 9 speciojn. Ilia korpogrando estas inter 65 kaj 100 cm. Ili estas strikte parencaj al la [[pelikanoj]], ambaŭ havas vizaĝe aerkusenon subhaŭte, kiu devigaspermesas ilin falegi sendanĝere enakven (sen tio ili ne povus profunde subakviĝi). La plejparto el ili vivas sur insuloj kaj en ĉemaraj regionoj de la tropikaj kaj varmetaj zonoj. Ekzemple en Ĉinio oni povas trovi du specojn de naivuloj, nome, la [[Bruna naivulo|Brunan naivulon]] kaj la [[Ruĝkrura naivulo|Ruĝkruran naivulon]], kiuj vivas en la sudorientaj ĉemaraj provincoj kaj generas sur Ŝjiŝa-insularo en la [[Sudĉina Maro]].
 
La fortika beko de la naivulo estas konusforma, kun iom malsupren kurbiĝanta pinto. La bekobazo kaj la vangoj estas kovrataj de membrano, la naztruoj estas fermitaj, kio favoras al kaptado de fiŝo en akvo. La muskoloj ĉe la gorĝo estas lozaj, pro kio la naivulo povas engluti grandan fiŝon. La longaj flugiloj helpas ĝin en flugado. Ĝia vostoplumaro estas longa kaj kojnoforma. Ĝi havas mallongajn krurojn kun piedfingroj kunigitaj per naĝhaŭto.
Linio 50 ⟶ 51:
 
La genro ''Morus'' estas multe pli bone dokumentata en la [[fosilio|fosilia registro]] ol ''Sula'', kvankam tiu lasta estas pli nombra nune. La tialoj ne estas klaraj; eble la naivuloj estis pli bone adaptataj aŭ simple bonsorte loĝis en plej taŭgaj lokoj por elteni la defiojn de la ekologia ŝanĝo de la fina Plioceno, aŭ eble ankoraŭ multaj fosiliaj naivuloj ankoraŭ atendas malkovron. Notinde, la suloj estas nune limigitaj al moderklimataj oceanoj dum naivuloj troviĝas ankaŭ en tropikaj akvoj, kaj kelkaj el prahistoriaj sulospecioj havis plian distribuadon en [[Ekvatora klimato|ekvatorajn]] areojn ol ties aktualaj samgenranoj.
 
===Nomo===
Ties nomo estas eble baze sur la [[Hispana lingvo|hispanlingva]] [[Slango|slanga]] termino ''bobo'', signife "stulta, naiva",<ref>[http://animals.nationalgeographic.com/animals/birds/blue-footed-booby.html Blue-Footed Booby ''Sula nebouxii''], ''[[National Geographic Society|National Geographic]]'', Konsutita la 4an de julio 2012</ref><ref>[http://www.etymonline.com/index.php?allowed_in_frame=0&search=booby&searchmode=none Booby], etymonline.com, Konsutita la 4an de julio 2012</ref> ĉar tiuj fidemaj birdoj havis kutimon surterigi sur ferdeko de navigantaj ŝipoj, kie ili estis facile kaptitaj kaj manĝitaj. Pro tio, naivuloj estas ofte menciitaj kiel kapto kaj manĝo de vrakitaj maristoj, ĉefe [[William Bligh]] de la ŝipo [[Bounty|''Bounty'']] kaj ties ŝipanoj, dum la fama veturo post estin lasataj drive de Fletcher Christian kaj ties sekvantoj.
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Commons|Morus bassanus}}